Iam logxis en nia urbeto junulo kiu havis afablan pli junan fratinon.
Unu tagon en la dauxro de la bela printempa vetero la junulo invitis
la fratinon veturi ien en veturilo tirata de du cxevaloj. La invito
gxojigis la knabinon, kaj sxi respondis ke sxi kun plezuro akompanos
la fraton. Tuj sxi pretigis sin por iri, kaj ili ekveturis. Ili pasis
preter pitoreskaj kampoj kaj arbaretoj, kaj fine alvenis al ponto trans
la rivero. Ili kredis gxin malnova kaj ne tre forta, kaj ial la junulino
estis treege timigita ("frightened"). "Ho, kara frato," sxi ekkriis,
kun eksalteto pro timo, "tiu ponto ja estas dangxera! Mi deziras marsxi
trans gxin, cxar iam la pezeco de unu persono estos tiom tro multe
por veturilo sur malforta ponto!" Sed la timemaj petoj de lia fratino
sxajne kolerigis la junulon, kaj li respondis malafable, "Nu, vi ja
mirigas min! Vi montras vin tre malsagxa, cxar la konstruintoj de tiu
ponto certe faris gxin suficxe forta por tia veturilo kia la nia. Ne
estos necese eksalti de gxi, kaj piede transiri la ponton." Tiamaniere
li penis trankviligi la kompatindan knabinon, sed tiaj vortoj nur
silentigis sxin, kaj sxi komencis mallauxte ploreti. Tamen la frato
montris sin indiferenta al sxiaj timemaj sentoj, kaj tute malatentis
sxiajn larmojn. Li gvidis la cxevalojn rekte trans la ponton, dum la
fratino atendis la bruegon de rompigita ligno, kaj imagis ke sxi estas
tuj mortigota. Tamen, la ponto estis tiel forta kiel la junulo estis
klariginta, kaj tute ne estis dangxera. Sed pro la malafableco de la
frato al la fratino, ili tute ne agrable pasigis la ceterajn horojn de
la posttagmezo, malgraux la beleco de la vetero kaj de la kamparo.