LA CXEVALO KAJ LA SONORILO.

Unufoje en malgranda urbeto ("town") en Italujo, la regxo, kiun oni

estis nominta Johano, metis grandan sonorilon en la vendejon. Li anoncis

ke cxiu plendanto pri maljusteco havos la rajton alvoki ("to summon")

jugxiston per tiu sonorilo. Tiam la jugxisto faros proceson en la

jugxejo pro tiaj plendantoj. Oni multe uzis la sonorilon, laux la anonco

de la regxo, kaj multe da plendantoj ricevis justecon. Sammaniere,

granda nombro da maljustuloj estis punata per gxia helpo. Kiam okazis

ke iu homo montris sin maljusta al alia, cxi tiu anoncis la aferon per

la oportuna sonorilo. Kiam iu faris la edzinon malfelicxa, la sonorilo

tuj sonoris por anonci sxiajn suferojn, kaj por alvoki la jugxiston.

Fine, oni tiom uzis la sonorilon justecan, ke la sxnurego ("rope")

estis tute eluzita, kaj gxia lasta uzinto okaze forrompis gxin. Sed

iu preterpasinto vidis la duonon de la sxnurego kusxanta sur la tero,

kaj riparis gxin per kelkaj brancxetoj de apuda arbo. Li pensis en si

"Iu plendonto nun trovos gxin preta por esti uzata." Rimarkinde, la

brancxetoj ne velkis, sed restis verdaj, kaj kreskis kiel antauxe.

En la sama urbo logxis ricxulo kiu estis forvendinta preskaux cxiom de

siaj domoj, cxevaloj, cxevaletoj, cxevalidoj, hundoj kaj multekostaj

vestoj, cxar en sia maljuneco li amis nur la monon, kaj tiun li amegis.

Li ankoraux posedis nur unu maljunan cxevalon, kaj fine li forsendis

ecx tiun, por sin pasxti laux la vojo. En la dauxro de la tago, la

cxevalo ekrimarkis la brancxetojn kreskantajn sur la sxnurego de la

sonorilo. Tuj gxi kaptis la brancxetojn, por mangxi ilin, kaj tuj la

jugxisto auxdis la sonorilon klare sonoranta. Li rapidis al la vendejo,

kaj lauxte ekridis kiam li vidis ies cxevalon tie. Li decidis puni

la ricxulon cxar tiu cxi ne donis suficxe por mangxi al la maljuna

militcxevalo.

A Complete Grammar of Esperanto · 第 353 / 573 题