Unu el la plezuroj de la kampara vivo konsistas el la multenombraj
("numerous") okazoj por veturi cxien, kien oni volas iri, per kvietaj
pitoreskaj vojoj. Ni havas ankoraux unu ("still one, yet another")
okazon por plezuro en nia vilagxo, cxar ni povas veturi per vaporsxipo
sur la bela lago cxe kies bordo kusxas la vilagxo. Hieraux du kuzinoj
venis por viziti cxe ni, kaj tuj post la tagmangxo ni decidis promeni
laux tiu pitoreska vojeto al la lago. Kiam ni alvenis al la lago,
ni rimarkis ke beleta vaporsxipeto estis jxus forironta. Tial mi
acxetis tri biletojn, kaj kiel eble plej rapide ni suriris la sxipeton.
La sonoriloj ("bells") estis jam sonorintaj, kaj tuj post kiam ni
transmarsxis la ponteton, de la tero al la planko de la sxipeto, oni
forprenis la ponteton. Kelkaj personoj kiuj estis ankoraux sur la tero
kuris kun granda rapideco al la ponteto. Ili svingis la brakojn kaj la
ombrelojn tre energie, sed la sxipeto ne atendis ecx unu minuton. La
personoj sxajnis tre koleraj pro sia malfrueco, kaj ankoraux pli koleraj
pro la trankvila foriro de la sxipeto. Cxiu sur la sxipeto ridetis, cxar
la koleremo ("irascibility") estas cxiam amuza. Tiam cxiu komencis sin
amuzi tiel, kiel li deziris. Mi estis kunportinta dikan lanan surtuton,
sed pro la varmeco de la vetero mi ne bezonis gxin, kaj lasis gxin
sur apuda segxo. Ni atendis kun plezuro por vidi la krutajn montetojn
kiuj estos videblaj tuj kiam la sxipeto estos pasinta preter malgranda
arbaro. La pitoreskeco de la belaj montetoj estas difektota, cxar
grandaj fabrikejoj estas jam konstruataj cxe la montpiedoj. La sxtonoj
por la muroj jam kusxas pretaj apude, kune kun grandaj stangoj kaj aliaj
pecoj da ligno. Tie oni fabrikos tablojn, segxojn, kaj aliajn meblojn el
zorge elektita ligno.