Mi volas doni beletan donacon al mia plej juna fratino morgaux, sed ju
pli mi pensas pri gxi, des pli malfacile estas decidi pri la afero.
Estas duoble malfacile, cxar sxi jam posedas cxiun ludilon ("toy") kiun
oni povas imagi. Cxiu el sxiaj amikoj gxoje donacas ("make presents") al
tiel afabla knabino. Tamen mi iris hieraux matene al ludilobutiko, kaj
rigardis la ludilojn tie. Multaj konsistis el diversaj pupoj, grandaj
kaj malgrandaj, kaj belege vestitaj. Sed mi estas certa ke la fratineto
jam posedas suficxe da pupoj--tial mi ne acxetis tian ludilon, kvankam
ili estas cxiam interesaj al knabinetoj. Sur unu tablo kusxis cxiaj
malgrandaj bestoj, faritaj el ligno, drapo, kaj diversaj materialoj.
Estis cxevaletoj, hundetoj, katetoj, kaj flavaj leonetoj. Proksime
de tiuj staris malgrandaj brile koloritaj vagonaroj, kiujn oni povis
rapide movi, laux la maniero de grandaj vagonaroj. Etaj policanoj staris
apude, kaj estis cxial malfacile elekti la plej interesan el tiom da
interesaj ludiloj. Baldaux mi rimarkis knabineton apud mi. Cxiel sxi tre
similis al mia fratino, kaj tial mi decidis elekti tian ludilon, kia
estos elektita plej frue de la nekonata knabineto. Mi atendis trankvile,
kaj ecx legis unu aux du pagxojn de miaj jxus acxetitaj gazetoj kaj
tagjxurnaloj. Fine la beleta infano estis rigardinta preskaux cxiom
de la ludiloj kiuj okupis la tablojn, dum la kompatinda servistino
lace sxin sekvis. Tiam la knabineto kriis "Ho, kiel beleta pupodomo!
Estas litoj en la dormocxambroj; legomoj kaj rostita viando, faritaj
el papero, kusxas sur la tablo en la mangxo-cxambro; kaj mi vidas tie
pupon, kiu certe jxus faris la teon, kaj estas elversxonta gxin en tiujn
tasetojn!" Tuj mi faris decidon laux la plezuro de la knabineto, kaj
baldaux la pupodomo estis acxetita por mia fratineto.