LA PERDITA INFANO.

Dum mi estis atendanta hieraux posttagmeze en la stacidomo, mi subite

rimarkis palan sinjorinon kun larmoj en sxiaj okuloj. Sxi rigardis

cxien kun esprimo de nekasxebla timo, kaj estis videble maltrankvila.

Sxi sercxis du aux tri minutojn inter la personoj cxirkaux si, kaj fine

sxi vidis bluevestitan policanon, kiu estis parolanta al unu el la

gardistoj. Sxi rapide diris kelkajn vortojn al li, kaj tuj li ankaux

komencis sercxi cie. Mi tre kompatis la ploreman sinjorinon, kaj kiam la

policano preteriris, mi demandis cxu mi ne povas helpi. Mi diris ke mi

ne estos okupata ("busy") gxis la alveno de la vagonaro. Li respondis

ke la filo de tiu virino estas perdita, kaj li donis al mi la sekvantan

priskribon de la infano, laux la vortoj de la patrino: la knabo estas

agema brunhara sesjarulo, kun bluaj okuloj, kaj li estas rugxe vestita

("dressed in red"). Lia patrino estis jxus acxetinta sian bileton cxe

la gicxeto, kaj post kiam sxi pagis la nauxdek cendojn por gxi, subite

sxi rimarkis ke la infano ne estis kun sxi. Kvankam sxi jam sercxis

cxie, la filo sxajnas ankoraux netrovebla. Sxi multe timas pro li,

kvankam li cxiam estas bona knabo. Mi tuj komencis marsxi cxien inter

la personoj cxirkaux mi, kaj fine eniris malgrandan cxambron apud la

horlogxo cxe la fino de la stacidomo, kie estas vendataj tagjxurnaloj

("newspapers"), gazetoj kaj libroj. Tie antaux nemovebla tablo kovrita

de brile koloritaj jxurnaloj staris malgranda rugxevestita knabo. Mi

diris al li "Mia studema juna amiko, oni ne vojagxas laux tiu metodo.

Via patrino jam de longe atendas vin. Mi montros al vi kie sxi estas."

Li venis kun mi, kaj proksime de la pordo kie mi estis lasinta mian

valizon staris la sinjorino. Sxi estis cxial gxoja kiam sxi vidis nin,

kaj dankeme cxirkauxprenis la infanon.

A Complete Grammar of Esperanto · 第 320 / 573 题