EN LA STACIDOMO.

Du bonkoraj (184) amikoj miaj logxas en la urbo B----. Ni reciproke

konas nin de antaux ses jaroj. Mi estis duoble gxoja hieraux kiam mi

ricevis leteron de ili, cxar en tiu ili petis de mi baldauxan viziton.

Tial mi telefonis hieraux posttagmeze al la stacidomo, por demandi

je kioma horo foriros la vagonaro ("train") al B----. Oni respondis

per la telefono ke la vagonaro foriros je la tria kaj tridek kvin.

Tuj poste mi enmetis kelkajn vestojn en mian jam preskaux eluzitan

valizon, kaj faris cxiujn preparojn por la mallonga vojagxo. Je la dua

horo, tuj post la tagmangxo ("midday meal"), mi marsxis stacidomon.

Survoje mi eniris butikon kaj acxetis paron da novaj gantoj. Kiam mi

eniris la stacidomon, mi kuris preter la aliaj personoj al la gicxeto

kie biletoj estas vendataj. Mi diris al la sinjoro cxe la gicxeto "Mi

deziras bileton al B----. Kiom estos necese pagi?" La brunokula sinjoro

respondis "Tia bileto kostos dolaron dudek cendojn." Mi pusxis tiom da

mono tra la gicxeto, kaj tuj ricevis la bileton, kiun la sinjoro jam

havis en la mano. Tiam mi iris proksimen de la pordego tra kiu oni estos

enlasata al la vagonaro. "Kiom da tempo antaux la foriro de la vagonaro

al B----?" mi demandis al la gardisto. Li lauxtvocxe respondis "Nur sep

minutojn. Cxu vi ne vidas tiun horlogxon?" Mi ne estis rimarkinta la

horlogxon, tial mi almetis la montrilojn de mia posxhorlogxo ("watch")

por montri la saman horon. Mi estis multe tusxata de cxiaj bonintencaj

personoj kurantaj cxien preter mi, kaj pusxantaj unu la alian. Fine oni

malfermis la pordegon. Mi kaj la ceteraj personoj rapidis al la vagonaro

kaj kiel eble plej baldaux eniris gxin.

[Footnote: "Posttagmezo", afternoon, is a descriptive compound (167, a)

whose second element "tagmezo" is a dependent compound (176).]

A Complete Grammar of Esperanto · 第 310 / 573 题