Tuj kiam la gardistoj rimarkis ke la cxapelo sur la stango ne estis
salutata de Vilhelmo Tell, ili kaptis lin, kaj kondukis lin al la
tirano, por esti jugxata. La tirano demandis de Tell kial li ne
genufleksis antaux la cxapelo, simile al la aliaj vilagxanoj. Tell
respondis fiere ke li ne sciis pri la cxiutagaj genufleksoj de la aliaj
personoj. Li diris ke li tute ne intencis agi kontraux la deziroj de
la jugxistoj. Sed la tirano malamis la altan fortan svison, tial li
decidis puni lin per severa puno, kaj demandis "Kiun el viaj infanoj
vi plej amas?" Vilhelmo Tell ne povis imagi kial la demando estas
farata al li, kaj respondis "Mi amas cxiujn el ili, sinjoro." La tirano
diris "Nu, estas rakontate inter la vilagxanoj ke vi estas rimarkinda
arkpafisto ("archer"). Ni eltrovos kia arkpafisto vi estas. Ni vidos
cxu vi povos forpafi pomon de sur la kapo de via plej juna filo. Aldone
("in addition"), estos via devo forpafi la pomon per la unua sago, alie
("otherwise") mi punos vin kaj vian filon per tuja morto." Tell diris
ke li estas preta por ricevi cxian alian punon, anstataux tia puno,
sed malgraux cxies petoj la tirano estis jam elektanta pomon de apuda
pomarbo. Li kondukis la knabon malproksimen de la ceteraj personoj, kaj
metis la pomon sur lian kapon. Tell kaj la filo reciproke rigardis sin,
dum la patro diris ke li ne tusxos haron de lia kapo. Tiam li elprenis
sagon el la sagujo, faris la necesajn preparojn, kaj rapide pafis. Tuj
la pomo forfalis de la kapo de la infano, kaj cxiu havis felicxan koron.
Dum Tell cxirkauxprenis la filon, la tirano demandis "Kial vi havas tiun
ceteran sagon en la mano." Tell lauxte respondis "Por mortpafi vin, tuj
post la infano, cxar mi treege timis pro la vivo de mia kara filo."