LA CXAPELO SUR LA STANGO.

Antaux ol Svislando estis tiel libera kiel la nuna svisa respubliko,

gxiaj aferoj estis administrataj de personoj kiuj reprezentis aliajn

naciojn. Ofte tiuj personoj estis kiel eble plej severaj jugxistoj al la

svisoj. Unufoje plej kruela tirano estis administranta aferojn svisajn.

Li elpensis rimarkindan metodon por montri sian povon ("power"), kaj por

esti malagrabla al la svisoj. Li decidis meti sian cxapelon sur altan

stangon en la vendejo ("market-place"), en malgranda vilagxo apud bela

lago inter la altaj montoj. Li diris ke de nun tiu cxapelo reprezentas

lin, kaj portos lian nomon. Saluti la cxapelon estos la grava devo de

cxiu persono en la vilagxo. Estos cxies devo ne nur saluti la cxapelon,

sed ankaux genufleksi ("kneel") antaux la stango. La tirano diris ke

li forprenos la domon, la kampojn kaj tiom da mono, kiom li povos, de

cxiu vilagxano aux kamparano kiu forgesos genufleksi. "Mi intencas sendi

gardistojn," li diris, "kiuj rimarkos cxu vi cxiuj genufleksos kiam

vi estas proksimaj de la stango." Je tagmezo alvenis gardistoj, por

rimarki cxu la necesaj salutoj estos farataj de cxiuj, kaj por kapti

cxiujn svisojn kiuj ne genufleksis. Baldaux la kamparanoj komencis eniri

la vendejon, por vendi legomojn po kiel eble altaj prezoj, kaj por

acxeti vestojn kaj aliajn aferojn po treege plej malaltaj prezoj. Cxiu,

kiu iris proksimen de la stango, zorge genufleksis antaux la cxapelo

de la malamata tirano, pro timo pri la hejmoj kaj la familioj. Fine,

kamparano, kies nomo estis Vilhelmo Tell, eniris la vendejon, kaj staris

du aux tri minutojn proksime de la stango, dum li diris kelkajn vortojn

al amiko. Sed anstataux fari tujan saluton, aux genufleksi, li tute ne

rigardis la stangon.

A Complete Grammar of Esperanto · 第 292 / 573 题