CXE LA FESTO.

Hieraux vespere mi iris al la hejmo de mia kuzo, kiu estis invitinta

min al malgranda festo cxe li. Cxar mi deziris alveni kiel eble plej

frue, mi foriris de mia logxejo kiel eble plej baldaux, malgraux la

negxa vetero. Mi estis surmetinta paron da dikaj gantoj, kaj mi portis

dikajn sxuojn. Mi ankaux havis mian ombrelon, kvankam pro la vento mi ne

povis uzi tiun. Tuj kiam mi supreniris la sxtuparon cxe la hejmo de la

kuzo, li auxdis min, kaj venis por malfermi la pordon kaj akcepti min.

"Bonan vesperon, kia estas via sano?" li diris. Mi respondis "Mi sanas

bonege, dankon," kaj eniris la domon kun li. Ni supren iris per granda

sxtuparo al cxambro kie mi lasis la cxapelon, gantojn kaj ombrelon, tiam

ni malsupren venis kaj eniris la salonon. Mi salutis la onklinon, kiu

afable parolis al mi, kaj ankaux la du kuzinojn. Unu kuzino estis jxus

priskribonta interesan libron, kiun sxi antaux ne longe tralegis, kiam

la aliaj gastoj komencis alveni. Sinjoro B---- cxeestis, kaj Doktoro

C----, kun sia filino Frauxlino Mario, kaj multe da aliaj sinjoroj

kaj sinjorinoj. La gastoj sidis aux staris en malgrandaj grupoj, kaj

interparolis kun videbla plezuro. Unu rakontis pri vojagxo, kaj tiam

oni komencis priparoli la prezojn de aferoj en aliaj landoj. Mi atente

auxskultis kelkajn minutojn, kaj tiam foriris al alia grupo, kie oni

gaje babilis pri estontaj ("future") promenoj kaj festoj. Post unu aux

du horoj, la servistinoj alportis al ni bonan malgrandan mangxon, kune

kun tasoj da bonega kafo. Fine, je malfrua horo ni gxentile dankis la

familion de mia kuzo, kaj diris adiaux. Tiam ni foriris hejmen, kun

sentoj da granda plezuro pro la agrabla festo.

A Complete Grammar of Esperanto · 第 269 / 573 题