LA INVITO.

Hieraux matene mia kuzo vizitis cxe ni, kaj invitis min al malgranda

festo kiu okazos morgaux vespere. Tiam li festos la lastan tagon de

la jaro. Li diris ke la gastoj sidos cxirkaux la fajrejo kaj rakontos

rakontojn gxis malfrua horo. Mi akceptis lian gxentilan inviton, kaj

diris ke mi certe venos. Mia kuzo logxas en la sama urbo kie nia familio

logxas, sed en alia parto. Lia hejmo estas preskaux du mejlojn de la

nia. Tamen, ni estas bonaj kunuloj, kaj ofte promenas kune. Jxus kiam li

estis elironta el la pordo hieraux, mi uzis la okazon ("opportunity")

por proponi mallongan promenon. Li respondis ke li gxoje promenos kun

mi, malgraux la negxa vetero. Tial ni formarsxis tien, kie la stratoj

estis malplej kotaj. La kuzo havas dek ok jarojn, sed mi estas preskaux

tiel alta kiel li. Mi estas certa ke mi estas ankaux tiel forta kiel li.

Ni parolis pri multaj interesaj aferoj, kaj bonege nin amuzis, gxis kiam

estis necese hejmen iri. La kuzo diris "adiaux," kaj iris rekte hejmen,

sed mi iris al granda butiko. Unue, mi volis acxeti paron da novaj

gantoj, por anstatauxi la malnovajn gantojn kiujn mi ankoraux estis

portanta, kvankam mi acxetis ilin antaux tri monatoj. Due, mi bezonis

paron da novaj sxuoj. Mi iris en la butikon kie pendis tiaj gantoj,

kiajn mi sxatas, kaj oni tuj venis por renkonti min, kaj demandis "Kiajn

vestojn vi volas acxeti?" Oni montris al mi preskaux dudekon da paroj

da gantoj. Mi elektis tre bonan paron, kaj estis jxus acxetonta ilin,

malgraux la tro granda prezo, kiam mi vidis alian pli belan paron.

Tial mi acxetis cxi tiun, kaj poste mi rigardis la sxuojn. Mi trovis

rimarkinde bonan paron, cxar estas centoj da sxuoj en tiu butiko. Mi tuj

acxetis tiun paron, kaj tiam hejmen iris.

A Complete Grammar of Esperanto · 第 261 / 573 题