ALFREDO GRANDA KAJ LA KUKOJ.

Unu fojon antaux pli multe ol mil jaroj, soldatoj venis de trans la maro

por ataki la anglan regxon Alfredon Grandan. Ili nek konis nek malamis

lin, sed ili sciis ke li estas persono kies landon ili deziras gajni.

Cxi tiuj malamikoj estis venintaj tiel subite ke Alfredo ne estis preta

por defendi sian landon kontraux ili. Tial li forkuris kelkajn mejlojn

de la urbo, kaj sin kasxis en granda arbaro malantaux vilagxo. Anstataux

porti regxajn vestojn li acxetis tiajn cxifonojn kiajn kamparanoj kaj

malricxuloj portas. Li logxis cxe malricxa sed lauxdinda kamparano,

kiu ne konis la regxon, kaj tute ne suspektis kia persono lia gasto

estas. Unu memorindan tagon Alfredo estis sidanta apud la fajro, kaj

estis rigardanta siajn sagojn kaj pafarkon dum li pensis malgxoje pri

sia lando. La edzino de la arbarano demandis "Cxu vi ankoraux sidos tie

dekkvin aux dudek minutojn?" "Jes," respondis la regxo. Sxi diris "Nu,

estos necese fari pli varmegan fajron por tiaj kukoj kiajn mi nun estas

bakonta. Cxu vi gardos tiujn kukojn kiuj nun estas super la fajro, dum

mi kolektos pli multe da ligno?" Alfredo respondis "Certe mi gardos ilin

kontraux la fajro." La virino sercxonta lignon foriris en alian parton

de la arbaro, kie estis multe da ligno, kaj la regxo penis zorgi pri la

kukoj. Sed baldaux li forgesis ilin, kaj la fajro ilin difektis. Kiam la

virino venis kaj flaris la kukojn sxi kriis "ho, vi riprocxinda viro!

Kvankam vi ankoraux sidas tie, vi ne pensas pri la kukoj, kaj la fajro

estas difektinta ilin!" Sxi estis kruele batonta la regxon, kiam li

diris al sxi kiu li estas, kaj kial li forgesis la kukojn. Tiam sxi tre

hontis, kaj anstataux mallauxdi lin sxi volis esti ankoraux pli bona al

li.

A Complete Grammar of Esperanto · 第 255 / 573 题