LECIONO PRI ARITMETIKO.

Estas malvarme hodiaux, kaj tute ne agrable ekster la domo. La urbanoj

ne estas promenantaj en la parko, cxar ili preferas resti en la domoj.

Mi ankaux restis en la domo, kaj parolis al mia juna frato. Mi helpis

lin pri la leciono en aritmetiko, tial ke li baldaux havos ekzamenojn,

kaj li volas esti preta por skribi tre bonajn respondojn. Mi demandis

al li "Kiom faras dek tri kaj dek kvar?" Li respondis ke tiuj faras

dudek sep. Tiam mi demandis kiom faras dudek unu kaj tridek kvar. Li

kalkulis kvin aux ses sekundojn, per mallauxta vocxo, kaj diris "Ili

faras kvindek kvin." Mi demandis kiom faras ducent tri kaj sepcent

ok, kaj li respondis ke ili faras nauxcent dek unu. Li tute ne faris

erarojn al mi, kaj fine mi diris al li ke li povas bonege kalkuli. Mi

opinias ke li ricevos bonan gradon en la ekzamenoj. Post kelkaj minutoj

ni komencis paroli pri aliaj aferoj. Mi demandis "Kiom da tagoj en la

monato septembro?" La frato respondis "Septembro, novembro, aprilo kaj

junio havas tridek tagojn. Kvankam tiuj monatoj havas tiom da tagoj, la

aliaj monatoj havas tridek unu tagojn. Sed la monato februaro havas nur

dudek ok tagojn." Estas interese lerni pri cxi tiu monato februaro. Dum

tri jaroj gxi havas dudek ok tagojn, sed en la sekvanta jaro gxi havas

dudek naux tagojn. La jaro havanta tian februaron estas la "superjaro."

Mi rakontis tiun interesan aferon al la frato, kaj li diris ke li bone

memoros gxin. Li diris ke li ne antauxe sciis pri la superjaro. Li

ne sciis ke la superjaro havas tricent sesdek ses tagojn, kvankam la

aliaj jaroj havas nur tricent sesdek kvin tagojn. Li diris ke li ankaux

memoros pri la nombro da tagoj en la superjaro, kaj ke li rakontos la

aferon al la aliaj knaboj.

A Complete Grammar of Esperanto · 第 241 / 573 题