Mi rakontos al vi kian familion ni havas. Ni estas ses personoj kaj ni
logxas en cxi tiu domo de antaux preskaux kvar jaroj. Antaux ol veni
cxi tien al la urbo, ni estis logxintaj tri jarojn en kvieta vilagxo
en la kamparo. Mia patro estas alta, kun grizaj haroj kaj griza barbo.
Kvankam li ne estas ricxulo, li tamen havas suficxe da mono por vivi
kontente kaj felicxe. Li sxatas marsxi, kaj ofte li estas marsxinta
kvin aux ses mejlojn por unu promeno. Unu fojon mi demandis "Kiel vi
povas marsxi tiel multe?" Li respondis "Dum mi estis junulo mi estis
soldato, kaj tiam mi estis tre multe marsxanta. Tial mi ne forgesas la
plezurojn de longaj promenoj." La patrino estas malpli alta ol mi, kaj
kiel bluajn okulojn sxi havas, sub nigraj okulharoj kaj nigraj brovoj!
Sxiaj haroj estas nigraj kaj buklaj, kaj sxiaj vangoj estas rugxaj. Sxi
havas dolcxan vocxon, kaj estas plezuro auxdi sxiajn kantojn. Por legi
aux skribi sxi kutime portas okulvitrojn. Mi havas du fratojn kaj unu
fratinon. La fratino havas dek unu jarojn.
[Footnote: Like French and some other languages, Esperanto commonly uses
the verb "to have" rather than the verb "to be", in expressing age: Li
havas sep jarojn, he is seven years old (he has seven years). Mi havis
dek jarojn tiam, I was ten years old (I had ten years) then.]
Unu el la fratoj havas ok jarojn, la alia havas dek du jarojn. Ili povas
bonege kuri, rajdi, kaj fari aliajn interesajn aferojn. Ili lernis
siajn lecionojn en la lernejo tiel bone ke ses fojojn en unu monato
oni lauxdis ilin. Ni multe gxojis pri tiom da lauxdo por la fratoj. La
fratino estas malpli forta, tamen sxi ofte promenas kun ni ecx du aux
tri mejlojn. La avino ankaux logxas cxe ni de antaux sep aux ok jaroj.
Unu el ni kutime restas cxe la hejmo kun sxi, dum la aliaj promenas,
cxar sxi ne estas suficxe forta por marsxi ecx unu mejlon. Mi ofte miras
kial sxi preferas sidi sur la verando, kaj mi demandas al sxi "Cxu vi
estas tro laca por marsxi?" Sxi kutime balancas la kapon kaj diras "Jes,
mia nepo, mi estas tro laca."