PRI LA AVO KAJ LA AVINO.

Mia avo estas tre afabla persono. Li estas maljunulo kun blankaj haroj

kaj blanka barbo. Li havas bluajn okulojn, kaj la brovoj super ili estas

ecx pli blankaj ol liaj haroj. Kvankam li logxas en nia vilagxo de

antaux kelkaj jaroj, li antauxe logxis en Skotlando. Antaux multaj jaroj

li estis soldato, kaj li ofte parolas al mi pri la bataloj kaj venkoj

de tiu tempo. Sidi kviete sur la verando kaj rakonti tiajn rakontojn al

la nepo sxajne donas al li multe da plezuro. Multajn fojojn je la fino

de la tago li sidas tie, kaj parolas pri tiaj aferoj gxis malfrua horo

de la vespero. Sidi cxe liaj piedoj kaj auxdi liajn rakontojn estas

tre interese al mi. Komence, dum mi estas cxe li, mi kutime demandas

"Cxu oni sukcesis en tiu batalo?" Tuj li balancas la kapon kaj komencas

pacience rakonti pri la venkoj kaj malvenkoj ("defeats"). Li malofte

respondas "Mi ne scias," al miaj demandoj "Kiam," kaj "Kial." Kelkajn

fojojn li diras "Mi havas tiun opinion, sed mi ne bone scias pri la

tuta afero, kaj mi miras cxu aliaj personoj scias pli bone." Cxar li

estas multe studinta kaj pensinta, liaj opinioj estas treege interesaj.

Li gxojas tial ke mi demandas pri aferoj okazintaj ("things that have

happened"), cxar tiaj demandoj montras ke mi ankaux pensas pri ili.

Mia avino estas malgranda, kun belaj bukloj da tute blankaj haroj. Sxi

havas belajn brunajn okulojn, kun longaj nigraj okulharoj. Oni diras ke

antaux multaj jaroj sxi estis belulino. Ecx nun estas plezure rigardi

sxin, kaj vidi sxiajn rugxajn vangojn. De antaux kelkaj jaroj sxi portas

okulvitrojn por legi aux skribi aux kudri, kaj sxi bezonas ripozon post

malmulte da laboro. Promeno de ecx mejlo estas tro longa nun por la

avino. Oni diras ke sxi ne vivos tre longan tempon, kaj tia penso donas

malgxojon al ni, cxar ni treege amas la afablan paciencan avinon.

A Complete Grammar of Esperanto · 第 226 / 573 题