ROBERTO BRUCE KAJ LA ARANEO.

Oni rakontas la sekvantan interesan rakonton pri Roberto Bruce, regxo

antaux multaj jaroj en Skotlando. Okazis ke li estis rigardanta la

soldataron de siaj malamikoj, de la fenestro de granda cxevalejo.

Por povi rigardi plej facile, kaj ankaux por sin kasxi, li forsendis

siajn soldatojn kaj restis la tutan tagon sub tiu tegmento. Kvankam la

cxevalejo estis granda gxi estis malnova, kaj li opiniis ke la malamikoj

ne sercxos lin tie. Je la fino de la tago li subite rimarkis araneon

sur la muro apud si. La araneo estis rampanta supren, sed baldaux gxi

falis en la polvon cxe liaj piedoj. Tuj la falinta araneo komencis

alian fojon supren rampi. Alian fojon gxi falis teren, sed post ne

longe gxi komencis rampi alian fojon. "Kia pacienco!" diris la regxo al

si. "Mi ne sciis ke la araneo havas tiel multe da pacienco! Sed kien

gxi nun estas falinta?" Li rigardis cxirkauxen kaj fine ("finally")

li vidis la falintan araneon. Kun granda surprizo li rimarkis ke gxi

estas komencanta supren rampi. Multajn fojojn gxi supren rampis, kaj

tiom da fojoj gxi falis malsupren. Fine, tamen, gxi sukcese rampis

gxis la plafono. La regxo malfermis la busxon pro surprizo, kaj diris

al si "Kiam antauxe mi vidis tiom da pacienco! Mi opinias ke la fina

sukceso de tiu malgranda araneo donas al mi bonegan lecionon. Mi estas

ofte malsukcesinta, sed malpli ofte ol tiu araneo sur la muro. Mi estas

perdinta multe da soldatoj, kaj la malamikoj estas venkintaj multajn

fojojn, cxar ili havas multe pli grandan nombron da soldatoj. Tamen, mi

estos pacienca, cxar oni ne scias kiam li fine sukcesos." La sekvintan

tagon, la regxo Roberto Bruce komencis treege labori kontraux siaj

malamikoj. Post mallonga tempo li bone sukcesis, kaj tute venkis la

malamikoj en granda venko cxe Bannockburn (Banokb'rn).

A Complete Grammar of Esperanto · 第 217 / 573 题