LA PLUVEGO.

Nu, kia pluvego okazis hieraux vespere! Post kvieta varmega mateno,

subite multaj nuboj kovris la cxielon. La aero sxajnis peza, kaj estis

tute silenta kelkan tempon. Tiam forte blovanta vento frapegis la

arbojn, kaj komencis fortege skui la brancxojn. Multege da polvo kaj

malgrandaj pecoj da papero dancis kaj flugis cxirkauxen en la aero, kaj

ankaux cxielen. Falis tiam kelkaj grandaj gutoj da pluvo, kaj ni sciis

ke la pluvego estas venanta. Ni malfermis niajn ombrelojn, kaj kuris

antauxen, por iri hejmen antaux ol falos multe da pluvo. La fulmo tiel

ofte brilis ke ni fermis la okulojn pro gxi, kaj treege gxin timis.

Preskaux tuj la tondro sekvis gxin. Tondris tiom kaj tiel lauxtege ke la

bruo sxajnis frapi kontraux niajn kapojn. Tiam komencis subite pluvegi,

sed je tiu tempo ni estis preskaux sub la tegmento de nia domo. Dume la

vento pli kaj pli blovegis, kaj ju pli forte gxi blovis, des pli peze

la gutoj da pluvo falis teren, kun multege da bruo. Mi opinias ke mi

malofte antauxe vidis tian pluvegon. La sekvintan tagon mi promenis tre

frue, kaj vidis ke la pordego al la gxardeno de mia avo estas kusxanta

sur la tero. Apude mi vidis ventoflagon falintan de la tegmento de tiu

granda cxevalejo. Velkintaj floroj kusxis sur la tero cxirkaux mi, kaj

inter ili estis brancxoj falintaj de la arboj, cxar la grandega forto

de la vento forrompis ecx cxi tiujn. Sur malgranda brancxo restis

nesto, sed kie estis la birdoj! Mi sercxis la junajn birdojn sed tute

ne povis trovi ilin, tial mi opinias ke ili forflugis antaux ol la

ventoj forrompis de la arbo ilian malgrandan hejmon. Mi ne scias kien

ili flugis, sed mi opinias ke ili flugis suden al la arboj en tiu granda

kampo trans la rivero.

A Complete Grammar of Esperanto · 第 208 / 573 题