Hieraux matene mi vizitis la avinon. Sxia hejmo estas apud la granda
nova bakejo. Mi vidis sxin tra la fenestro, cxar la kurtenoj kovrantaj
gxin estas tre maldikaj. Sxi estis sidanta sur la kanapo, kaj skribanta
per plumo sur granda papero. Antaux ol frapi sur la pordo mi vokis sxin
kaj diris "Bonan matenon, kara avino!" Tuj sxi demandis "Kiu estas tie?
Kies vocxon mi auxdas?" Mi respondis "Estas via nepo. Cxu vi ne konas
mian vocxon?" Antaux ol sxi povis veni al la pordo mi estis malfermanta
gxin. Mi iris en la salonon kaj donis al la avino bukedon da floroj.
"La patrino donas cxi tiujn al vi, kun siaj plej bonaj salutoj," mi
diris. La avino respondis "Nu, kia plezuro! Multan dankon al sxi pro la
bela bukedo, kaj ankaux al vi, cxar vi portis gxin cxi tien por mi!"
Dum sxi estis metanta la florojn en glason da akvo la avino diris "Nu,
kiajn lecionojn vi havis hodiaux en la lernejo?" Mi respondis ke mi
bone konis la lecionojn, cxar mi zorge studis ilin. "Ni estas lernantaj
la germanan lingvon," mi diris, "kaj ju pli longe ni studas gxin, des
pli multe mi gxin sxatas, kvankam gxi estas tre malfacila." Mi rakontis
ankaux pri la lecionoj de geometrio, kaj aliaj lecionoj, sed diris ke la
ekzamenoj estos baldaux komencantaj. "Je tiu tempo," mi diris, "mi estos
skribanta la respondojn al la ekzamenoj, preskaux la tutan semajnon."
La avino demandis kun intereso "Cxu la demandoj de la ekzamenoj estos
malfacilaj?" Mi respondis "Mi ne scias, sed mi timas ke ni estos tre
lacaj post tiom da laboro." Post kelke da aliaj demandoj kaj respondoj,
mi opiniis ke estas la horo por foriri. Dum mi estis foriranta, la avino
diris "Multajn salutojn al la tuta familio!" Mi dankis sxin, diris
"Bonan tagon!" kaj tiam foriris.