EN NIA DOMO.

Oni ofte miras kies domo en nia vilagxo estas plej bela, kaj kiu domo

estas la plej agrabla logxejo. Nia domo ne estas tre granda, sed gxi

estas nova kaj ni multe sxatas gxin. Gxia salono estas granda, kun belaj

puraj kurtenoj kovrantaj la fenestrojn, kaj mola dika tapisxo kovranta

la plankon. Cxi tie estas kelkaj segxoj, malgranda tablo, kaj longa

kanapo. Personoj vizitantaj nin kutime sidas en cxi tiu cxambro, kaj

dum ni estas sidantaj tie ni nur parolas, anstataux skribi aux legi.

Alia cxambro en la domo estas tre luma kaj agrabla, sed malpli granda.

Cxi tie staras tablo suficxe granda por nia tuta familio, kaj en tiu

cxambro oni mangxas. Ofte ni restas tie longan tempon post la mangxo,

cxar la patro rakontas interesajn rakontojn al ni, kaj ni multe ridas,

kaj demandas pri tiuj rakontoj, kaj tiel bone amuzas nin ke mi preskaux

forgesas pri miaj lecionoj. Tamen mi havas multe da lecionoj por lerni,

kaj ili tute ne estas facilaj. Je tre frua horo matene mi iras al la

lernejo, kun miaj fratoj kaj fratinoj. Nur sabate kaj dimancxe ni ne

iras tien. La lernejo estas malnova kaj malgranda, sed oni estas nun

konstruanta novan pli grandan lernejon apud nia domo. Dum la infanoj

estas lernantaj siajn lecionojn tie, la patrino kutime iras al la

bakejon, por acxeti suficxe da pano, por la mangxoj de la tago. Ofte

sxi iras ankaux al aliaj butikoj. Jxauxdon sxi acxetis kelke da novaj

pizoj, kaj da asparago. Vendredon sxi acxetis kelkajn funtojn da sukero,

skatolon da fragoj, kaj suficxe da kremo kaj lakto. Hodiaux sxi estas

acxetanta brasikon kaj sakon da terpomoj. Sxi volas kuiri tre bonan

mangxon, tamen sxi havas tro multe por fari en la kuirejo, cxar sxi ne

havas servistinon.

A Complete Grammar of Esperanto · 第 189 / 573 题