EN LA BUTIKO.

Hodiaux matene mi iris kun la patrino al la plej granda butiko en nia

vilagxo. Tie sxi acxetis tiom da legomoj kaj fruktoj ke ni tute ne povis

porti ilin. Tial juna knabo venis kun ni, kaj portis kelke da ili por

ni. La patrino ne acxetis tiel multe je vendredo, sed hodiaux estas

sabato, kaj sxi volis acxeti legomojn por dimancxo, cxar dimancxe oni

ne povas iri en la butikojn. Tial sabate oni kutime acxetas suficxe

por la mangxoj de sabato kaj dimancxo. Meze de la butiko staras multe

da bareloj. En cxi tiuj oni trovas grandan nombron da fresxaj puraj

legomoj. La patrino acxetis tiel multe da asparago kaj novaj pizoj, kaj

tiel grandan sakon da terpomoj, ke la tablo restis preskaux nuda. Mi

vidis brasikon tie, sed tiun legomon mi malsxatas, kvankam oni diras

ke gxi estas tre bona legomo. Antaux ol foriri de la butiko la patrino

acxetis kelke da ovoj, kaj rigardis la fruktojn en bareloj apud la

pordo. Ili sxajnis tiel bonaj ke sxi acxetis kelkajn maturajn pomojn

kaj skatolon da fragoj. Dum oni donis al sxi la fruktojn, mi acxetis

kelkajn funtojn da sukero. Tiam ni estis pretaj por foriri el la butiko.

Sur la vojo ni auxdis tiel grandan bruon ke mi lasis la patrinon kaj

kuris trans la straton. Mi trovis tie infanon,la filon de nia najbaro.

Li faris la bruon, cxar li falis de la arbo antaux sia domo, kaj tre

lauxte ploris. Li diris al mi ke li havas multajn kontuzojn sur la kapo.

Cxar mi bone konas la infanon, mi demandis "Cxu vi volas grandan rugxan

pomon? Mi havas tian pomon por vi." Li tuj kaptis la pomon, kaj mi

foriris. Tiam la patrino kaj mi iris al la domo.

A Complete Grammar of Esperanto · 第 180 / 573 题