DIOGENO KAJ ALEKSANDRO GRANDA.

Antaux multaj jaroj sagxa greka viro, Diogeno, logxis en granda urbo. Li

opiniis ke ju pli malmulte oni bezonas, des pli felicxa oni estas. Por

montri al la mondo ke li ne bezonas multe, kaj ke tial li havas suficxe

por esti felicxa, li logxis en granda malnova barelo, anstataux havi

domon. Anstataux kusxi nokte sur lito aux almenaux sur mola tapisxo, li

ecx dormis en tiu barelo. Oni multe parolis pri Diogeno en la urbo, ne

nur cxar li tiel logxis, sed ankaux pro liaj sagxaj diroj. Post kelke

da tempo ("some time") la regxo Aleksandro Granda venis tien por viziti

la urbon. Dum li estis tie li auxdis pri Diogeno, kaj demandis pri li.

"Cxu li logxas en la urbo?" Aleksandro diris. "Kvankam vi ne konas lin,

mi opinias ke mi volas vidi tian viron." Oni respondis "Diogeno estas

sagxa viro, sed anstataux logxi en domo, li preferas sidi la tutan

tempon en malnova barelo. Anstataux porti ("wearing") purajn vestojn, li

portas nur malpurajn cxifonojn, cxar li opinias ke ju pli malmulte li

bezonas, des pli felicxa li estos." Aleksandro diris "Antaux ol foriri

de via lando mi vizitos tiun viron." Antaux ol li foriris de la urbo,

Aleksandro iris kun nombro da amikoj por viziti Diogenon, kaj trovis lin

en lia barelo. "Cxu tiu viro volas paroli al mi?" demandis Diogeno per

lauxta vocxo. Aleksandro Granda respondis "Mi estas la regxo Aleksandro,

kaj mi volas koni vin. Mi vidas ke kvankam vi estas sagxa vi estas tre

malricxa. Cxu vi ne volas kelkajn novajn vestojn anstataux tiuj malpuraj

cxifonoj?" Diogeno tuj diris "Antaux ol vi venis kaj staris inter mi kaj

la suno, cxi tiu tre varme brilis sur min. Cxu vi venis por fari bruon

kaj por veki min?" Aleksandro ridis kaj diris "Mi vidas ke vi havas

suficxe por esti felicxa. Tial mi estas preta por foriri."

A Complete Grammar of Esperanto · 第 173 / 573 题