LA SEZONOJ KAJ LA MONDO.

Antaux tre longa tempo Dio faris la mondon. Li vidis ke la floroj

havas belajn kolorojn, ke la arboj estas altaj kaj verdaj. Tiam li

vokis la sezonojn kaj diris "Belan mondon mi faris por vi. Cxu vi

gardos gxin tage kaj nokte, kaj estos tre zorgaj pri gxi?" La sezonoj

respondis "Jes," kaj ridis pro gxojo. Mallongan tempon ili sxajnis

esti tre felicxaj inter la arboj kaj floroj de la nova mondo. Sed ne

multajn semajnojn ili tiel zorge gardis la mondon. Ili komencis malpaci

("quarrel") inter si, de la mateno gxis la vespero, kaj ofte forgesis

la arbojn kaj florojn. Ju pli ili malpacis, des malpli zorge ili gardis

la mondon. La malkonstanta printempo ne sxatis la kvietan vintron, kaj

ploris pri la malvarma negxo. La varma brila somero diris ke la auxtuno

estas tro malbrila. La laca auxtuno volis ripozi, kaj riprocxis la

malkonstantan printempon pri cxi ties kota vetero. Pli kaj pli multe ili

malpacis, kaj post ne longe ili tute ne restis amikoj. Tiam la auxtuno

diris "Mi ne povas pli longan tempon labori kun vi pro la mondo. Niaj

gustoj estas tro diversaj. Tial hodiaux matene ni dividos la mondon

inter ni." La vintro respondis "Bone! Mi estas preta," kaj la somero kaj

la printempo ridis pro gxojo. Tiun tagon ili dividis la mondon inter si.

La vintro konstruis sian domon en la plej nordaj kaj sudaj landoj. Tie

la frosto, negxo kaj glacio kovras la tutan landon, dum la tuta jaro. La

brila energia somero prenis por si la mezon de la mondo. Tial la vetero

tie estas plej varma kaj brila. La auxtuno kaj la printempo prenis por

si la landojn inter la vintro kaj la somero. Tial la vetero estas nek

tro varma nek tro malvarma en cxi tiuj landoj. Tiam la sezonoj rakontis

al Dio ke ili tiel dividis la mondon inter si.

A Complete Grammar of Esperanto · 第 165 / 573 题