EN SEPTEMBRO.

Antaux multaj jaroj ni preferis resti en nia malgranda domo trans la

rivero, dum la tuta auxtuno. Sed nun ni restas tie nur gxis oktobro.

De auxgusto gxis oktobro la vetero estas tre agrabla tie, sed baldaux

post tiu monato la fortaj ventoj blovas, kaj la folioj komencas fali. La

frosto kovras la teron, kaj baldaux negxas tre ofte. Ju pli nudaj estas

la arboj, des pli malbelaj ili sxajnas. La vetero antaux novembro ne

estas tro malvarma, sed post tiu monato ni opinias ke la urbo estas pli

agrabla ol domo inter kampoj kaj arboj, trans largxa rivero. La frosto,

negxo kaj glacio kovras la teron en decembro, januaro kaj februaro. Sed

la monato septembro sxajnas tre agrabla, pro siaj multaj plezuroj. La

viroj laboras energie en la kampoj, de la mateno gxis la vespero. Ili

rikoltas la flavan grenon, kaj kolektas la fruktojn. Sed je dimancxo oni

ne laboras tiel energie, sed dormas gxis malfrua horo, tial ke je tiu

tago oni ripozas. Je lundo oni komencas labori tre frue, kaj je mardo

oni ankaux laboras energie. En septembro la vojoj ne estas tro kotaj,

kaj longaj promenoj estas ofte agrablaj. Ju pli ofte mi promenas kun

miaj amikoj, des pli multe mi sxatas tiajn promenojn. Sed hieraux mi

estis tre laca post la promeno, tial mi ripozis sur granda mola segxo.

Antaux ne longe la patro promenis kun mi, sed ni ne estis tiel lacaj je

tiu tago. Sxajnas ke ju pli ofte ni promenas, des malpli lacaj ni estas

post la promenoj. Post ne longe mi estos pli forta.

A Complete Grammar of Esperanto · 第 158 / 573 题