LA AUXTUNO KAJ LA VINTRO.

La sezonoj de la jaro estas la vintro, la printempo, la somero, kaj la

auxtuno. La auxtuno estas inter la somero kaj la vintro. Gxiaj monatoj

estas septembro, oktobro kaj novembro. En septembro oni povas kolekti

maturajn fruktojn. Tiam ankaux oni rikoltas la flavan grenon de la

kampoj. Dum cxi tiu monato kaj dum oktobro la folioj sur la brancxoj

komencas esti rugxaj kaj flavaj, anstataux verdaj. La herbo velkas, kaj

bruna tapisxo sxajnas kovri la teron. Baldaux la folioj falas al la

tero, kaj en novembro la arboj estas tute nudaj. Pli aux malpli frue

negxas. La glacio ofte kovras la akvon en la riveroj, kaj restas sur la

stratoj kaj la vojoj. La mola blanka negxo kovras la teron, kaj kusxas

sur la brancxoj de la arboj. Tiam, pro la fortaj ventoj, gxi falas de

la brancxoj al la tero. La birdoj frue lasas tian veteron, kaj flugas

de cxi tie al pli sudaj kampoj kaj arboj. Ili ne povas resti, pro la

malvarmaj tagoj kaj noktoj. Ili malsxatas la negxon kaj la glacion pli

multe ol ni. Ju pli multe negxas; des pli malofte ni volas promeni. Ni

preferas resti en la domo, anstataux ekster gxi. Ju pli ni rigardas la

nudajn brancxojn de la arboj, des pli malagrabla sxajnas la vintro.

Tamen la junaj infanoj tre sxatas tian veteron, kaj ju pli negxas, kaj

ju pli forte la norda vento blovas, des malpli ili estas kontentaj en

la domo. Ili volas kuri sur la negxo, cxirkaux la arboj kaj inter ili,

kun siaj junaj amikoj. Ili povas bone amuzi sin per la negxo. La monatoj

de la vintro estas decembro, januaro kaj februaro. Gxi estas la plej

malvarma sezono.

A Complete Grammar of Esperanto · 第 152 / 573 题