PRI LA SEZONOJ.

La vintro estas la malplej agrabla sezono el la tuta jaro. Negxas tre

multe, kaj tial oni nur malofte promenas, cxar la stratoj estas tro

malsekaj. Oni marsxas kun granda zorgo, kaj malrapide ("slowly"), tial

ke oni ne volas fali kaj preskaux rompi la kolon. Oni zorge gardas sin

tiam kontraux la malvarmaj nordaj ventoj. La manojn oni metas en la

posxojn, sed la vizagxon oni ne povas bone gardi. Mi ne sxatas resti

ekster la domo dum tia vetero. Mi multe preferas sidi en varma luma

cxambro, kaj skribi leterojn per bona plumo. La monatoj de la printempo

estas marto, aprilo kaj majo. La bela printempo sxajnas pli agrabla ol

la vintro. Gxiaj tagoj estas pli longaj kaj pli varmaj, gxiaj ventoj

blovas malpli forte. En cxi tiu sezono la kampoj kaj arboj frue komencas

montri plej belajn kolorojn. La birdoj konstruas siajn nestojn, kaj

dolcxe kantas. Oni povas promeni sur la mola herbo, anstataux sur

malsekaj malagrablaj stratoj. Pluvas pli multe en aprilo, tamen post

la pluvo la herbo sxajnas pli verda, kaj la nuboj baldaux forflugas de

la blua cxielo. Dum majo oni trovas violojn, kaj en junio oni vidas

tre multajn rozojn. Sed la plej agrabla el la sezonoj estas la somero.

Anstataux malvarmaj ventoj la somero havas la plej belan veteron, kun

suda aux okcidenta ventoj. La longaj tagoj estas varmaj, sed la noktoj

estas tute agrablaj. Tiam oni havas pli bonajn fruktojn ol dum la

printempo. La monatoj de la somero estas junio, julio kaj auxgusto. Mi

plej sxatas junion. Cxu vi sxatas gxin pli multe ol mi? Cxu vi sxatas

auxguston pli multe ol julion?

A Complete Grammar of Esperanto · 第 145 / 573 题