FREDERIKO GRANDA KAJ LA JUNA SERVISTO.

Hieraux mi legis interesan libron pri Frederiko Granda ("the Great").

En gxi oni rakontas ke la regxo kun plezuro legis aux skribis per sia

plumo, dum malfruaj horoj de la nokto. Agrabla juna knabo, la plej juna

el la servistoj, tiam restis ekster la pordo. Cxar la regxo legis plej

interesan novan libron, li ne opiniis ke la horo estas malfrua. Li vokis

sian malgrandan serviston, sed la knabo, nek venis nek respondis. La

regxo iris tien, kaj trovis la knabon ekster la pordo. Li vidis ke la

knabo dormas sur malalta segxo. Tiam Frederiko Granda ne estis kolera,

sed hontis cxar li vokis la infanon. La regxo Frederiko vidis leteron

en la posxo de la knabo. Tuj li prenis la leteron el lia posxo, kaj

rigardis gxin. Gxi estis letero al la servisto, de lia patrino. Sxi ne

estis ricxa virino, sxi sxajnis esti tre malricxa. En cxi tiu letero la

patrino diris per la plumo ke sxi amas la filon. Sxi dankis lin cxar

li skribis al sxi longan leteron. Sxi ankaux dankis lin cxar li donis

al sxi monon. La regxo volis esti tre bona al tia filo. Kun la plej

granda zorgo li metis monon el sia posxo kun la letero kaj tiam lasis la

leteron en ties posxo. Tiam li formarsxis al sia cxambro, kaj vokis la

malgrandan serviston. La knabo tuj auxdis, kaj rapidis tra la pordo. Li

kuris trans la cxambron, kaj staris antaux la regxo. "Cxu vi dormis?"

diris Frederiko Granda. "Jes, mi timas ke mi preskaux dormis," respondis

la knabo, "kaj mi tre hontas." Tiam li metis la manon en la posxon,

kaj trovis la monon. Li sxajnis pli malfelicxa kaj diris kun granda

timo "Malamiko metis cxi tiun monon en mian posxon! Oni opinios ke mi

sxtelis gxin! Oni malamos min, kaj forpelos min!" Frederiko respondis,

"Ne, mi donis gxin al vi, cxar mi amas bonajn knabojn. Mi gratulas vian

patrinon, cxar sxi havas tian filon."

A Complete Grammar of Esperanto · 第 136 / 573 题