MALAMIKOJ EN LA DEZERTO.

Juna viro kaj lia sagxa patro volis iri trans la dezerton, kun siaj

amikoj. La amikoj estis fortaj, kaj la juna viro estis tre kuragxa. Ili

restis en malgranda urbo dum la nokto, kaj forrajdis kun tiuj amikoj.

La patro kaj la filo opiniis ke la amikoj kun ili povos helpi per siaj

akraj glavoj. Ili opiniis ke ili povos forpeli la malamikojn. Ecx en

la dezerto oni trovas malamikojn. Tiaj malamikoj forprenas la monon de

bonaj viroj. La juna viro estis kontenta, cxar li estis kun la amikoj.

La maljuna viro estis kontenta cxar li estis kun sia filo. Baldaux la

nokto venis. Estis tre malluma tie en la dezerto, kaj ili preskaux ne

povis vidi. Dum la fruaj horoj de la nokto la patro auxdis vocxojn, kaj

preskaux tuj li vidis la malamikojn. La ruzaj malbonaj viroj rapidis

tien, kaj vokis la maljunan viron. La malkuragxaj amikoj de la patro kaj

filo nek restis tie, nek helpis forpeli la malamikojn. Ili tuj forkuris.

La malamikoj staris cxirkaux la patro, kaj forpusxis lin de lia cxevalo.

La filo volis malhelpi ilin, sed li ne povis. Li povis nur resti kun la

patro, kaj gardi lin tie kontraux la glavoj de la malamikoj. Baldaux la

malamikoj komencis forpreni la monon el la posxoj de la sagxa maljuna

viro. La kolera filo diris per maldolcxa ("bitter") vocxo "Cxu vi ne

hontas? Cxu vi lasos al ni nek la cxevalojn nek nian monon?" Sed la

malamikoj respondis "Ne, ni lasos al vi nek la cxevalojn nek la monon.

Ni ne estas malsagxaj." Post tiu diro ili tuj forrapidis, kaj prenis kun

si la cxevalojn.

A Complete Grammar of Esperanto · 第 129 / 573 题