LA MANGXO.

Hieraux mi miris cxu mi havos bonan mangxon en la domo de mia amiko. Sed

mi opiniis ke mi havos tre bonan mangxon, cxar mia amiko sxatas doni

bonajn mangxojn al siaj amikoj. Oni metis tre bonan supon antaux mi,

kaj mi mangxis tiun per granda kulero. Post la supo mi havis viandon.

Cxi tiun mi tenis per forko, kaj trancxis per akra trancxilo. La forko,

trancxilo kaj kulero estas mangxiloj. Mi havis ne nur viandon, sed

ankaux novajn terpomojn. Mi trancxis tiujn cxi per la trancxilo, sed

mi metis ilin en la busxon per forko. Mi tenis la forkon en la dekstra

mano, kaj metis la trancxilon trans mian teleron. Oni bezonas akran

trancxilon, sed oni ne bezonas tre akran forkon. Post la viando kaj la

terpomoj, oni donis al mi fresxajn maturajn cxerizojn. Ili kusxis sur

granda telero, kaj havis belan koloron. Ilia gusto estis ankaux bona.

Mi preskaux ne diris ke mi ankaux havis kafon. Mi parolos morgaux al

mia amiko pri lia kafo, kaj lauxdos gxin. Post la mangxo, najbaro de

mia amiko venis en cxi ties domon, kaj ili parolis al mi pri siaj novaj

domoj. Per la helpo de sia patro, mia amiko konstruos grandan domon.

Lia najbaro volas konstrui belan sed ne tre grandan domon. Ties nova

domo estos bela, sed mi opinias ke mi preferos cxi ties domon. Mia amiko

volis doni almenaux kafon al sia najbaro, sed li diris ke li ne volas

trinki kafon. Tamen li volis persikon. Li tenis tiun en la mano, kaj

mangxis tiun.

A Complete Grammar of Esperanto · 第 115 / 573 题