EN LA PARKO.

Miaj junaj amiko kaj amikino, kaj ankaux ilia patrino, iris hieraux al

la parko. La infanoj diris al la patrino ke la parko estas agrabla,

kaj ke ili volas promeni en gxi. La knabino parolis al sia frato pri

la belaj floroj. Sxi diris al li ke la floroj velkas, kaj ke la herbo

en preskaux la tuta parko bezonas pluvon. La knabo diris hodiaux al

mi ke hieraux li kaj lia fratino auxdis la birdojn en la arboj super

siaj kapoj. Li diris ke li miris pri tiuj birdoj, tamen li opinias ke

la birdoj baldaux konstruos siajn nestojn en tiuj arboj. La infanoj

promenis, kaj baldaux ili vidis ke grizaj nuboj venas sur la cxielon,

kaj mia juna amikino timis ke pluvos. Sxi parolis al la patrino pri la

nuboj kaj la pluvo, montris al sxi la grizajn nubojn, kaj diris ke si

volas iri al la domo. Ili komencis marsxi al la strato, kaj preskaux

kuris, cxar ili ne havis ombrelon. Tra la fenestroj de la domoj oni

rigardis ilin, kaj la knabo miris cxu li kaj liaj patrino kaj fratino

amuzas tiujn virojn kaj virinojn. Tamen la patrino diris ke sxi ne timas

ke sxi amuzos tiujn, sed ke sxi timas la pluvon. Sxi kaj la filino volas

esti zorgaj pri almenaux la novaj cxapeloj. La filo diris al sxi ke li

ankaux estas zorga, sed ke li opinias ke ne pluvos. Baldaux la patro

venis al ili, kaj portis ombrelojn, cxar li ankaux timis la pluvon.

Li miris cxu la infanoj kaj ilia patrino havas ombrelojn. Baldaux

pluvis, sed ili estis sekaj, cxar ili havis la ombrelojn. Morgaux ili ne

promenos en la parko, sed iros al la urbo.

A Complete Grammar of Esperanto · 第 107 / 573 题