LA VENTOFLAGO.

Estis varma vetero, la suno brilis, kaj suda vento blovis. Tamen la

nova ventoflago sur la domo diris al si, "La sudan venton mi ne sxatas.

Mi preferas orientan venton." La vento orienta auxdis la diron kaj gxi

venis kontraux la ventoflagon. Pluvis kaj pluvis, kaj oni estis kolera

kontraux la ventoflago, cxar gxi montras orientan venton. Gxi diris,

"Pluvas nun, sed la greno en la kampoj bezonos sekan veteron. Oni estos

kolera kontraux mi, cxar mi montras orientan venton." La okcidenta vento

auxdis la ventoflagon, kaj baldaux venis. Gxi ne estis forta, sed gxi

estis seka kaj agrabla vento, kaj ne portis pluvon. La viroj, virinoj,

kaj junaj infanoj volis trinki, sed ili ne havis akvon. La greno kaj la

floroj velkis, kaj la frukto ankaux falis. La nova ventoflago diris,

"Oni estos kolera kontraux mi, cxar ne pluvas. Oni opinios ke, cxar mi

montras okcidentan venton, la frukto falas, kaj la greno kaj floroj

velkas. Mi sxatas montri nek okcidentan nek orientan venton!" Norda

vento auxdis kaj venis al la ventoflago. La vetero ne estis agrabla,

kaj la virinoj kaj la junaj infanoj ne estis varmaj. Negxis, kaj oni

estis kolera. Oni diris "La greno kaj la frukto bezonas varman veteron,

sed hodiaux negxas. Ni preferas la sudan venton. Ni havis gxin, antaux

la orienta, la okcidenta, kaj la norda ventoj. La ventoflago ne estas

fidela amiko al ni. Gxi ne montras bonajn ventojn, kaj ni volas rompi

gxin!" Oni kuris al la domo, kaptis la novan ventoflagon, kaj ankaux

rompis gxin. Gxi falis, kaj kusxis sur la vojo antaux la domo.

A Complete Grammar of Esperanto · 第 100 / 573 题