Arabo iris trans grandan sekan dezerton. Kamelo, lia fidela amiko,
portis lin. La kamelo ankaux portis belajn tapisxojn, cxar la arabo
estis ricxa viro. La arabo havis ne nur tapisxojn, sed ankaux sakojn. En
la sakoj estis akvo, cxar en la dezerto nek pluvas nek negxas. La viro
trinkis akvon, kaj ankaux donis akvon al sia kamelo. La kamelo marsxis
kaj marsxis, sed ne venis al la domo de la arabo, cxar ili perdis la
vojon. La suno brilis, kaj la sablo de la dezerto sxajnis varma. La
arabo ne trovis la vojon, kaj baldaux li ne havis akvon. Tamen la kamelo
marsxis kaj marsxis, kaj baldaux la arabo vidis sakon antaux si, sur la
seka sablo. Li estis felicxa kaj diris al si "Cxu estas akvo en gxi?
Mi volas trinki, kaj volas doni akvon al mia fidela kamelo." Li ankaux
volis lavi la tutan vizagxon en la akvo, cxar li estis varma. Post sia
diro li kaptis la sakon, kaj komencis rigardi en gxin. Li metis la nazon
en gxin, sed ne trovis akvon en la sako. Nek li nek lia fidela kamelo
havis akvon, cxar estis nur mono en la sako. La arabo estis kolera, cxar
li ne volis monon, li bezonis akvon. Li havis monon en sia domo en la
urbo, kaj volis trovi akvon. Cxu li tamen metis la sakon trans la kolon
de sia kamelo? Ne, li ne volis meti gxin sur sian kamelon, cxar li estis
kolera. Li ne tenis la sakon, sed gxi falis sur la sablon, kaj kusxis
apud li. La sako nun kusxas sur la sablo de la granda dezerto, kaj la
mono estas en gxi.