Arabo sidis en sia domo en la urbo. Apud domo trans la strato li vidis
kamelon. La kamelo iris trans la straton gxis la pordo, kaj diris al la
arabo, "Frato, mi ne estas varma, mi volas meti nur la nazon en vian
varman domon." La arabo skuis la kapon, sed la kamelo metis la nazon tra
la pordo en la cxambron. La kamelo komencis pusxi sian tutan vizagxon
en la domon. Baldaux li havis la kapon gxis la kolo en la domo. Post la
kapo iris la kolo en gxin, kaj baldaux la tuta korpo estis en la domo.
La arabo estis kolera, cxar li ne volis havi tutan kamelon en sia domo.
Li kuris al la kamelo, kaptis lin, tenis lin, kaj diris, "Frato, vi
volis meti nur la nazon en mian domon. La cxambro ne estas granda sed
gxi estas la mia, kaj mi preferas sidi en gxi." "Via diro estas bona,"
diris la kamelo, "via domo ne estas granda, sed gxi estas varma, kaj mi
sxatas stari en gxi. Mi preferas stari kaj kusxi en gxi, kaj mi donos
al vi mian arbon trans la strato. Cxu vi ne volas iri sub la arbon?"
Kaj la kamelo pusxis la arabon de lia domo en la straton de la urbo. La
kamelo nun trovis sin en varma cxambro, sed la juna arabo staris trans
la strato kaj ne estis varma.