LA KATO KAJ LA PASERO.

Griza kato iris de la domo gxis la strato. Gxi vidis paseron antaux si,

kaj volis mangxi gxin. La kato staris post granda arbo, kaj kaptis la

paseron. La pasero diris "Bona kato lavas sin antaux sia mangxo, sed vi

ne lavis vian vizagxon." La interesa diro surprizis la katon. La kato

ne tenis la paseron, sed komencis lavi sian vizagxon. La pasero flugis

de la kato gxis la arbo. La kolera kato diris "Mi perdis mian mangxon,

cxar mi komencis lavi min antaux la mangxo!" Nun la katoj ne lavas sin

antaux la mangxoj. Ili havas siajn mangxojn, kaj post la mangxoj ili

lavas la vizagxojn. La paseroj ne surprizas ilin nun, sed ili tenas la

paserojn. La katoj estas felicxaj, sed la paseroj ne estas felicxaj. La

junaj paseroj volas flugi al la nestoj en la arboj.

A Complete Grammar of Esperanto · 第 77 / 573 题