1. Hodiaux la knaboj kaj knabinoj estas en la granda domo. 2. Ili staras
apud la tablo, en agrabla luma cxambro. 3. Gxi havas altajn largxajn
fenestrojn. 4. Sub la tablo kaj segxoj, mola tapisxo kusxas sur la
planko. 5. La tapisxo havas belajn kolorojn, rugxan, bluan, flavan, kaj
verdan. 6. Virino marsxis tra la pordo, kaj staris apud la tablo. 7. Sxi
havis interesajn bildojn, kaj donis ilin al la knaboj kaj la knabinoj.
8. Sxi diris "Cxu vi volas rigardi la bildojn?" 9. "Jes, ni dankas
vin," diris la infanoj, kaj sxi donis al ili la bildojn. 10. Granda
bildo falis de la tablo, sed Arturo nun havas gxin. 11. Li donas gxin
al Mario, sxi dankas lin, kaj donas gxin al Roberto. 12. Ili volis doni
gxin al Gertrudo, sed sxi diris "Ne, mi dankas vin, mi ne sxatas rigardi
bildojn." 13. Sxi marsxis de la tablo al la fenestro kaj diris "Mi
preferas kudri." 14. Sxi volis sidi en granda segxo apud la fenestro.
15. La virino rigardis sxin kaj diris "Mi donis la bildojn al vi, knaboj
kaj knabinoj," cxar ili estas interesaj bildoj. 16. Gertrudo diris "Vi
estas bona al ni, sed mi volas sidi apud la pordo aux la fenestro. 17.
Mi kolektis dolcxajn violojn en la gxardeno, kaj nun mi volas rigardi la
dolcxajn florojn, kaj kudri."