READING LESSON.

1. Knaboj, cxu vi volas sidi en la domo, aux en la gxardeno? 2. Ni

preferas sidi hodiaux en la gxardeno, sub la granda arbo. 3. Cxu vi

havas pomojn, aux cxerizojn? 4. Ni havas nek pomojn nek cxerizojn,

sed ni havas dolcxajn persikojn. 5. Arturo donas al vi la maturajn

persikojn, cxar li sxatas kolekti frukton. 6. Arturo, cxu vi rompas la

brancxojn? 7. Ne, sed mi skuas brancxon, kaj la persikoj falas. 8. Mi

staras sub la arbo, kaj kolektas la dolcxan frukton. 9. La frukton mi

donas al Mario kaj Gertrudo. 10. Mi volas doni persikon al Heleno, sed

hodiaux sxi estas en la domo. 11. Sxi sidas apud la fenestro kaj kudras.

12. Sxi preferas kudri, kaj volas nek marsxi nek sidi en la gxardeno.

13. Kaj sxi kaj la virino apud sxi volas kudri hodiaux. 14. Ili estas

felicxaj, cxar ili vidas la birdojn en la arbo apud la fenestro. 15. La

birdoj estas kolomboj, kaj sidas sur la arbo. 16. Sub la arboj en la

kampo staras cxevaloj, kaj ili mangxas la verdan molan herbon. 17. Ni

donas pomojn al ili, cxar ili sxatas pomojn. 18. Ni estas felicxaj, cxar

ni havas belajn persikojn maturajn kaj bonajn. 19. Roberto, vi estas

alta, sed vi, knabinoj, ne estas altaj.

A Complete Grammar of Esperanto · 第 56 / 573 题