1. Cxu persiko estas rugxa? 2. Jes, gxi estas kaj rugxa kaj dolcxa. 3.
Cxu cxerizoj estas brunaj? 4. Ne, ili estas nek brunaj nek nigraj, sed
flavaj. 5. Cxu la pomo estas frukto? Jes, gxi estas bona frukto. 6.
Cxu la viro kaj la knabo havas pomojn? 7. Ne, ili havas nek pomojn nek
persikojn. 8. Cxu Mario havas la maturan frukton? 9. Mario kaj Gertrudo
havas la frukton. 10. Ili estas en la domo, kaj mangxas la maturan
frukton. 11. La persikoj havas dolcxan guston. 12. La knabinoj volas
havi florojn, sed la knaboj preferas kolekti diversajn fruktojn. 13. Ili
volas trovi maturajn cxerizojn kaj flavajn persikojn. 14. La cxerizoj
havas belan rugxan koloron. 15. La persikoj sxajnas molaj kaj bonaj. 16.
Mario rompas brancxon, kaj vidas cxerizojn sur la brancxoj. 17. Gertrudo
estas felicxa, kaj volas havi la belan frukton. 18. Gertrudo estas alta,
bela knabino. 19. Mario sxatas cxerizojn. 20. La knaboj kaj knabinoj
sidas sur la verda herbo, kaj mangxas la cxerizojn. 21. Ili ne volas
mangxi pomojn, ili preferas la dolcxajn cxerizojn. 22. La folioj apud la
cxerizoj estas nek largxaj nek longaj.