1. La knaboj ne estas en la cxambro en la blanka domo. 2. Ili estas
en la granda gxardeno. 3. La gxardeno sxajnas kaj longa kaj largxa.
4. La felicxaj knaboj vidas la belan gxardenon. 5. Ili vidas florojn
apud alta arbo. 6. La floroj havas diversajn kolorojn. 7. La knaboj
kolektas kaj rugxajn kaj flavajn florojn. 8. Sed ili ne trovas fruktojn
en la gxardeno. 9. Florojn blankajn ili ne vidas. 10. La alta arbo
havas verdajn foliojn sur la brancxoj. 11. La knaboj rompas brancxon,
kaj kolektas la fruktojn. 12. Ili vidas florojn sur la brancxoj, sed
la florojn ili ne kolektas. 13. La knaboj ne sidas sur benkoj en la
gxardeno, sed kusxas sur la mola herbo. 14. La kolomboj sidas sur la
arboj, kaj ili estas felicxaj. 15. La knaboj vidas la belajn birdojn.
16. Fortaj nigraj cxevaloj mangxas la herbon en la kampo. 17. La knaboj
vidas la cxevalojn, sed la cxevaloj ne vidas la knabojn. 18. La cxevaloj
ne dormas, ili mangxas. 19. La fresxa herbo estas verda kaj mola. 20.
Felicxaj estas kaj la knaboj kaj la cxevaloj. 21. La pomo estas bona
frukto.