rekomencis! Ŝi estis unu el la naskitaj intervenantinoj, kiuj ne
estas facile haltigeblaj. Tamen ŝi forlasis min. Estis sinjoro
sidanta kontraŭ si, kiun ŝi poste ekzamenis, kaj mi simpatis je
li. Ŝi demandis el kie li elvenis, kien li iras kaj kial li faras
tion. Ŝi sciigis lin ke lia kravato ne estas rekta, kaj ke li estas
malsaĝa veturante sen ombrelo. Ŝi devigis lin konfesi ke li havas
onklinon en lunatikejo, kaj ke li mem portis artefaritajn dentojn.
Ŝi devigis lin rakonti al ŝi ĉion kion li precipe ne volis diri
al ŝi. Kelkfojojn li klopodis forigi ŝin kaj legi la ĵurnalon,
sed ŝi ne ĉesiĝis. Mi vidis ke li pli kaj pli maltrankviliĝis
pro ŝi, kaj samtempe estis tro ĝentila doni al ŝi tion kion ŝi
meritas. Fine li malespere ekspiris kaj saltis el la omnibuso, kun
tri penca bileto, kaj ne eĉ dupenca veturado plenumita. Ĉar ŝi ne
havis iun alian por enuigi, ŝi haltigis la omnibuson kaj eliris.
Kiam mi laste vidis ŝin, ŝi estis parolanta al la policano ĉe la
stratangulo. Kompreneble, ŝi eble estis petanta pri la vojiro, sed
pli eble ŝi estis demandanta kion li havis por tagmanĝado, lastan
Dimanĉon, kaj deviganta lin sciigi ŝin. Ŝi estis tia speco da
virino.
(_Daŭrigota_).
LA MALSANULETO.
De Georges Courteline, tradukita de D-ro Philippet (Francujo).
_La kuracisto, la ĉapelon en mano._--"Sinjorino, ĉu tie ĉi ne
estas malsanuleto?"
_La patrino de l' malsanuleto._--"Jes, tie ĉi, doktoro; eniru do.
Ĝi estas mia knabeto. Imagu, ke tiu kompatinduleto, mi ne scias
kial, de hodiaŭ matene, ĉiumomente falas."
"Li falas?"
"Ĉiumomente, jes, doktoro."
"Teren?"
"Teren."
"Strange estas.... Kian aĝon li havas?"
"Kvar jarojn kaj duonon."
"Eĉ se la diablo enmiksiĝus en tion, je tia aĝo oni staras sur la
piedoj! Kaj kiamaniere komencis la afero?"
"Mi nenion komprenas pri tio," mi diras. "Hieraŭ vespere li tre bone
fartis kaj trotadis kunikle tra la apartamento. Hodiaŭ matene mi
iras por levigi lin, kiel mi kutimas. Mi vestas al li la ŝtrumpojn,
mi vestas al li la pantaloneton kaj mi ekstarigas lin sur liaj
piedetoj. Puf! li falas!"
"Eble pro falsa paŝo."
"Atendu! Mi eksaltas; mi relevas lin.... Puf! duan fojon li falas.
Unuvorte, doktoro (mi ripetas, mi ne scias kial), de hodiaŭ matene,
ĉiuminute li falas."
"Tio estas iom mirinda. Ĉu mi povas vidi la malsanuleton?"
"Sendube."
_La patrino eliras, poste reaperas portante la knabeton sur brako.
Li vidigas sur la vangoj kolorojn atestantajn pri eksterordinara
bonfarto. Li estas vestita per pantaloneto kaj kitelo tro larĝa, kiu
estas kvazaŭ amelumita per sekiĝinta konfitaĵo._
_La kuracisto._--"Kia belega knabo! Metu lin teren, mi petas." (_La
patrino obeas. La knabo falas_).
_La kuracisto._--"Ankoraŭ unufoje, mi vin petas." (_Sama scenludo
kiel antaŭe. La knabo falas_).
_La kuracisto._--"Ankoraŭ." (_Trian fojon la knabeto estas starigata
sur la piedoj kaj ree tuj falas_).
_La kuracisto revema._--"Estas neaŭdite...." (_Al la malsanuleto,
kiun la patrino subtenas sub la brakoj_).
"Diru al mi, amiĉjo mia, ĉu io vin doloretas ie?"
"Ne, sinjoro."
"La kapo ne doloras vin?"
"Ne, sinjoro."
"La pasintan nokton, vi bone dormis?"
"Jes, sinjoro."
"Kaj vi havas apetiton hodiaŭ matene? Ĉu vi volonte manĝus
su-supeton?"
"Jes, sinjoro."
"Tre bone (_kun kompetenta tono_). Ĝi estas paralizo."
_La patrino._--"Para.... Ho! Dio mia!" (_Li levas la brakojn al la
ĉielo. La knabo falas_).
_La kuracisto._--"Ho ve! jes, sinjorino. Plena paralizo de la
malsupraj membroj. Cetere vi tuj vidos mem, ke la muskoloj de
la malsanuleto estas nun absolute sensentaj." (_Dum li tiel
paroladas, alpaŝinte al la knabo, li pretiĝas por fari la diritan
eksperimenton, kiam subite_): "Ho! ... Ho! ... Ho! ..."
_Poste eksplodante:_ "Per la sankta Dio! Sinjorino, kion vi rakontas
al mi pri via paralizo?"
_La patrino_ (_miregigita_).--"Sed, doktoro ..."
_La kuracisto._--"Mi ja nun komprenas, kial li ne povas resti stare
sur la piedoj. Vi metis al li la ambaŭ krurojn en la saman kruringon
de la pantaloneto!"