demando kiajn preparaĵojn li farus por ĉirkaŭvojaĝi la mondon
respondis, "Nu, fremdulo, mi divenas ke mi nur metus en mian poŝon
kombilon kaj dentpurigilon."
Oni povas bone supozi ke kestegojn tiajn kiajn mi priskribas,
Amerikaj servistoj neniel deziras suprenporti en la dormoĉambrojn.
Tre ofte la vojaĝanto lasas ilin ĉe la stacidoma pakaĵtenejo, kie
foje mi vidis aron de Amerikanoj, ĉiu kun sia _gripsack_ (malgranda
valizo kiun oni portas per la mano), elprenantaj el la kestego tion
kion ili bezonas por la venonta tago, kaj enmetantaj tion kion
ili alportis en la _gripsacks_. En hotel-vestibuloj (t.e., en la
vestibuloj de _kelkaj_ hoteloj) oni vidas la saman ŝanĝadon de
tolaĵo.
Inter miaj pakaĵoj estis fortega leda kesto kiu tre incitis
la malamon de la Amerika portistaro. Jen kion diras al mi la
onklino:--"Ĉe unu stacidomo ŝi vidis portiston kiu trenis laŭlonge
la trotuaro tiun keston supro malsupren renversitan."
Amerikano kiu trapasas diris al li:--"Ĉu vi ne vidas ke vi trenas
tiun keston supro malsupren. Tiamaniere trenante vi certe ĝin
difektegos."
"Nu, se mi ĝin difektos--ĝi estas nur la posedaĵo de unu
_Britisher_," respondis la aminda portisto kaj trankvile daŭrigis la
difektigon. Por klarigi lian rimarkon mi diros ke Amerikanoj kutime
ne uzas _ledajn_ kestojn.
Ie mi legis recepton por frakasi ŝtonegojn. Enfalditajn en pajlo
zorgege ilin enpaki en keston. Surmetu la surskribaĵon: "Facile
rompebla; volu ekzerci la plej grandan zorgon," kaj forsendi la
keston per vagonaro al la plej proksima urbo. Malferminte ĝin vi
trovos ne ŝtonegojn sed polverojn.
La zorgego de tiu portisto kaŭzas ke preskaŭ mi tion kredas!
LA HUNDO DE "BRISQUET."
(Eltiraĵo de Charles Nodier).--Tradukita de C. Leroux (Rouen).
En nia arbaro de "Lyons," ĉirkaŭe la vilaĝeto de "La Goupillière,"
tute apud granda putfonto kiu apartenas al la preĝejeto de
"Sankta-Martino," loĝis maljuna arbohakisto kiu estis nomita
"Brisquet," aŭ, aliel, la fendiston je la bona hakilo, kaj kiu
malriĉe vivis per la produktaĵo de siaj branĉfaskoj, kune kun
sia edzino kiu estis nomita "Brisquette." Dio estis donita al
ili du beletajn infanetojn: sepjaran knabeton kiu estis bruna kaj
nomita "Biscotin," kaj sesjaran blondulineton nomitan "Biscotine."
Krom tio, ili havis frizitharan hundon, tute nigran, escepte je la
buŝego kiu estis fajrkolora; kaj ĝi estis certe la plej bona hundo
el la lando pro sia alligiteco al siaj gemastroj. Oni nomis ĝin "La
Bichonne," ĉar ĝi estis hundino.
Ĉu vi memoras pri la tempo kiam alvenis tiom da lupoj en la
arbaron de "Lyons?" Estis dum la jaro de la densaj neĝoj, kiam la
malriĉuloj devis vivi tiel malfacile.
"Brisquet," kiu foriris ĉiam al sia laboro kaj kiu ne timis la
lupojn, dank' al sia bona hakilo, iamatene diris al "Brisquette":
"Edzino, mi petas vin ke vi ne lasu forkuri, nek 'Biscotin,' nek
'Biscotine,' ĝis kiam Sinjoro la estro de la lupkaptistoj estos
veninta. Estus danĝere por ili. Ili havas sufiĉe por marŝi inter
la malalta monteto kaj la lageto, de kiam mi plantis palisoj sur la
bordo de la lageto, por antaŭgardi ilin de malfeliĉo. Ankaŭ, mi
petas vin, 'Brisquette,' ke vi ne lasu forkuri 'La Bichonne,' kiu nur
tion demandas."
Ĉiu matene, la saman aferon, "Brisquet" diris al "Brisquette."
Iavespere, li ne revenis je la kutima horo. "Brisquette" alvenis al
la sojlo de la pordo, eniris, reeliris, kaj, krucigante siajn manojn,
diris: "Mia Dio! kiom li malfruiĝas!" Kaj poste, ankoraŭ ŝi eliris,
kriante: "Eh! Brisquet!"
Kaj "La Bichonne" saltis ĝis ŝiaj ŝultroj, kvazaŭ ŝi volis diri:
"Ĉu mi iros?"
"Paco!" diris al ŝi "Brisquette." "Aŭskultu, 'Biscotine,' iru ĝis
la monteto por scii ĉu via patro revenas. Kaj vi 'Biscotin,' sekvu
la strateton sur la bordo de la lageto, zorgante bone ĉu mankas
palisoj, kaj fortlaŭte kriu: 'Brisquet! Brisquet! ... Paco! la
Bichonne!'"
La infanoj foriris, foriris rapide, kaj kiam ili estis renkontintaj
sin je la placo kie kruciĝas la stratoj de la lageto kaj de la
monteto, Biscotin diris: "Mi retrovos nian malfeliĉan patron aŭ
la lupoj manĝos min tie." "Ili manĝos min ankaŭ," respondis
Biscotine.
Dum tio ĉi, Brisquet estis reveninta per la strato de "Puchay"
pasinte je la "kruco de la azenoj," apud la preĝejo de "Mortemer,"
ĉar li devis liveri dorskorbon da fasketoj ĉe Johano "Paquier."
"Ĉu vi vidis niajn infanojn?" diris Brisquette. "Niaj infanoj?"
respondis Brisquet; "niaj infanoj? Dio mia! ĉu ili foriris?" "Mi
sendis ilin al via renkonto, ĝis la monteto kaj al la lageto, sed vi
prenis alian vojon."
Kaptinte sian bonan hakilon, tuj, Brisquet forkuris al la monteto.
"Se vi prenus la Bichonne," kriis Brisquette.
La Bichonne estis jam malproksime; ŝi estis tiel malproksime ke
baldaŭ Brisquet ne vidis plu ŝin. Kaj ĉiam li kriis: "Biscotin!
Biscotine!" kaj neniu respondis. Tiam li ekploris ĉar li ektimis ke
liaj infanoj estis perditaj.
Kurinta longe, tre longe, li ŝajnis ekaŭdi la voĉon de la
Bichonne. Rekte en la densejon, li marŝis al la placo kie li estis
aŭdinta ĝin, kaj levante sian bonan hakilon, li eniris. La Bichonne
estis alveninta tien je la momento kiam Biscotin kaj Biscotine estis
ĵus manĝegotaj de granda lupo; ŝi estis ĵetinta sin antaŭen,
bojante por averti Brisquet per siaj bojoj. Per bato de sia hakilo,
Brisquet mortigis la lupon, sed estis tro malfrue por la Bichonne;
ŝi jam ne vivis plu.
Brisquet, Biscotin kaj Biscotine renkontiris al Brisquette. Estis
granda ĝojo, sed tamen ĉiuj ploris; ĉiuj rigardoj serĉis la
Bichonne. Brisquet enterigis la Bichonne en angulo de sia korto, sub
multepeza ŝtono sur kiu la lernejestro skribis Latine:
"Tie ĉi estas la Bichonne, malfeliĉa hundo de Brisquet."
Kaj de tiu ĉi tempo, oni diras la sekvantan proverbon:
"Tiel malfeliĉa kiel la hundo de Brisquet kiu nur unu fojo foriris
al la arbaro kaj kiun la lupo manĝis."
LA PARADO ĈE SHERBORNE.
Originale verkita de H. W. Southcombe.
Multe da samlanduloj, kaj eble da alilanduloj, veturante la
okcidentan marbordon, preterpasis tiun ĉi modestan urbon.
Eble ili ankaŭ ekrigardis la abatan-preĝejon kaj la pentrindan
ruinan kastelon, kiuj estas la ĉefaj posedaĵoj de la urbo, kaj pri
kiuj la loĝantoj havas grandan fierecon.
Kvankam la urbo havas nek tre multe da loĝantoj nek tro da riĉeco
ĝi havas grandan kaj memorindan historion.
Estis en jaro 705 A.D. sankta Ealdhelm fondigis la urbon, la
episkopan sidejon, kaj la lernejon, kiu lasta nuntempe atingis kaj
subtenas tre altan rangon inter niaj grandaj publikaj lernejoj.
Ĉar ĝi estas la 1,200 dat-reveno de ilia urbo la urbanoj havis tre
indan ideon.
Ili diris: "Ni uzu la ruinan kastelon kiel scenejo, ni elektu kelkajn
el niaj urbaj historiaj rakontoj, kaj faru kvazaŭ ekster-doman
teatraĵon aŭ priskriban paradon."
Ili havis unufoje kiel samurbano S-ro Louis N. Parker, kiu nuntempe
estas unu el niaj plej bone konataj teatraĵo-verkistoj.
Li kore akceptis la ideon, verkis la necesan libreton, kaj
entuziasme, senrekompence prenis sur si mem la gravan rolon de,
"Estro de la ceremonioj."
Venante el Londono li laboris kune kun siaj gekunhelpantoj tage kaj
nokte por sukcesigi la aferon.
S-ro James Rhoades verkis la poeziojn kaj S-ro Walter Raymond,
okcidenta kampara viro, verkis la 9an scenon, pri la urba
kaj monaĥa malamikeco. Tiu ĉi sceno estis ludita tute en la
okcidenta dialekto kaj estis granda plezuro kaj amuzaĵo al multe
da okcidentuloj revenante el malproksimaj lokoj, reaŭdadi la bone
konatan dialekton de ilia nask-lando.
La verkistoj elektis la jenajn scenojn por prezenti al ilia
aŭdontaro:--
1. A.D. 705. La alveno de St. Ealdhelm.
2. A.D. 845. La malvenko de la Danoj.
3. A.D. 860. Morto de Ethelbald kaj alveno de la knabo Reĝo
Alfred.
4. A.D. 998. Enkonduko de la _Benedictine_ vivo-maniero de
Episkopo Wulfsy III.
5. A.D. 1075. Reĝ. William I. (_La venkanto_) translokigas
la episkopan sidejon al _Salisbury_.
6. A.D. 1107. Roger of Caen, Episkopo de _Salisbury_ kaj
abato de _Sherborne_, fondigas la kastelon.
7. A.D. 1437. La malamikeco inter la urbanoj kaj la
monaĥaro kaj ekbruligado de _la preĝejo_. La _Morris_ danco.
8. A.D. 1437. La fondigo de la maljunulejo, kiu ankoraŭ
ŝirmas kelkajn maljunulojn kiuj partoprenis en la parado.
9. A.D. 1539. La elĵeto de la monaĥaro.
10. A.D. La lernejo ricevas la oficialan regan aŭtoritaton.
11. Alveno de Sir Walter Raleigh.
Danco cirkaŭ la Maj-stango.
La fina vidaĵo estis de du belaj blank-vestitaj junulinoj, sur
estrado, unu estis la urbo Sherborn en Mass., Ameriko, la alia la
urbo Sherborne, Anglujo. Heraldo legis amikan leteron de la Amerika
_Sherborn_ kaj kun muziko la ĉeestantoj pluvis rozojn sur ambaŭ
figuroj.
Granda procesia marŝado de ĉiuj geaktoroj.
La soleno devis tute esti montraĵo de loka patriotismo sekve ĉiu
aktoro devis mem aĉeti sian propran robon, devis esti loĝanto
en aŭ apud _Sherborne_ kaj devis doni senpage multe da tempo al
senĉesaj ripetadoj.
La rezultato plene montris ke ili ĉiuj malavare donis sian monon,
tempon, kaj laboron.
Eĉ la vest-desegnoj, la kudrado, kaj parte la silka plektaĵo estis
farita en la urbo de la urbanoj.
La plej grandaj roloj en la teatraĵo estis entreprenitaj de najbaraj
grandsignoroj kaj la rolo de St. Ealdhelm de la ĉef-lernestro mem.
La aliaj 250 geaktoroj, unue difinitaj, frue plimultiĝis ĝis 850
kaj ili ĉiuj restis anonimaj.
La parado estis ripetita dum kvin tagoj, bonŝance sub brila sunlumo,
kaj preskaŭ sen pluvo, kio estas, en nia klimato, la plej granda
malhelpo kontraŭ ĉiuj ekster-domaj kunvenoj.
Dum la semajno la malrekta strateto estis plena je sunvarmitaj
geturistoj, fervore demandante, "kie estas la kastelo, kie hotelo.
Kie la bilet-oficejo," k.t.p. 10,000 vizitantoj trairis la preĝejon
kaj 30,000 homoj kunvenis por vidi la teatraĵon. Subite la urbo
vekigante trovis ke ĝi estis laŭte laŭdata, nek nur de la
grandnombraj vizitantoj, al kiuj ĝi bone sukcesis doni tutan novan
kaj neatenditan senton kaj ĝuaĵon, sed ankaŭ de la tuta Brita
gazetaro kiu donis al la afero longajn artikolojn kaj priskribojn. La
supre-nomitaj historiaj okazoj prezentitaj tute senhalte okupis pli
ol du horojn.
La komenco de la 1a sceno, kun eniro de heroldoj kaj trumpetistoj
sekvataj de la kantistoj, estis tre impresa. Antaŭ ĉiu sceno aro de
muzikistoj kaj kantistoj anoncis ĝian enhavon per priskriba kanto de
dek aŭ dek-du linioj.
Estis tre bela vidi la aron de hele vestitaj geaktoroj kvazaŭ
fluidiĝi kaj malaperi aŭ tra aŭ post la kastelo aŭ aliloke.
Samtempe oni ekaŭdis la piedbaton de aliaj venontaj rajdantoj kaj
la tintadeton de malproksima armaĵo kaj armiloj kaj ekvidis la
orajn, skarlatajn kaj multkolorajn robojn de la venontoj aperante kaj
malaperante inter la arbegoj kaj amasoj de kreska verdaĵo.
Per feliĉa penso la aŭdintaro devis eniri al la sidejo tra la
pordegoj de la parko, kiu ĉirkaŭas la modernan domegon, marŝi
mallonge trans la mola torfo kaj poste tra longa serpenta vojo, sub
ombro de multaj arbaraj grandeguloj laŭflanke de la lago.
Tia eniro povis bone agordi kaj trankviligi la animo. Kelkaj
ĉeestantoj prave diris ke la atmosfero de la loko kaj de la tuta
afero tute similis, nek tiun de la grandegaj paradaj vidaĵoj donitaj
ĉe kelkaj Londonaj amuzejoj, nek tiun de la historia procesioj
kiuj okazas ĉe kelkaj fremdaj urbegoj, sed ke ĝi pli similis la
Oberammergaŭ festojn pro la naiveco kaj seriozeco kaj loka popola
sindonemeco kaj koreco.
Sed kvankam serioza celo, kelk-foje preskaŭ religia, aperis tra
la ceremonioj tre ofte okazis ridindaj amuzaĵoj. Precipe en la
9a dialekta sceno la aktoroj plene ludis ŝerc-maniere kun granda
entuziasmo kaj gajeco.
En tiu ĉi _monaĥa kontraŭ urba_ sceno la estro de la monaĥa
partio estis granda buĉisto "kiu povis mortigi bovon per unu
man-bato."
Tiu ĉi rolo estis entreprenita de grandega _Sherborne_ buĉisto kiu
plene plenumis la rolon.
Li humore senkulpigis sin, batalante por la abato kontraŭ sia
samurbanoj, ĉar la abato aĉetadis grandan amason de viando "kaj
neniam povis ĝi esti tro grasa."
La sceno finiĝis per apero de Robin Hood kaj siaj anoj kiu venkis la
buĉiston kaj la monaĥaron kaj kiel fino la batalantoj cedis lokon
al aro de belaj kaj gracilaj gedancistoj.
Estis la antikva _Morris dance_. Unue eniris kurioze vestita
muzikisto kaj stariĝis sur barelon. Per unu mano li ludis tubeton
kaj per la alia frapetadis malgrandan tambureton kune kun li, kiel
amiketo, kuris per ŝanceliĝa irado, diableto, kaj dum la danco li
sidiĝis kiel kontenta hundeto apud la barelo.
Tiu ĉi danco enhavas kelkaj dancantoj kiuj portas art-faritajn
ĉevaletojn, kiujn ili igis fari gajajn petolaĵojn.
Post la ceremonioj la geaktoroj plenigis la scenejon kaj multe
el ili iris hejmen en kostumo tra la malnovaj stratoj. Tie estis
kavalirojn, militistoj, _Saxon_ inoj kun altaj pintaj kap-ornamaĵoj,
Danoj, monaĥoj, servistoj, episkopoj, gedancistoj, trumpetistoj kaj
ĉia-speca mez-epoka sanktulo aŭ pekulo kiun oni povis imagi.
Kiam mi vespere en duon-lumeco pense hejmen reiris, kavaliro en
ĉen-armaĵo ankaŭ peze kaj malrapide tra-rajdas la vojon.
Kiam en venonta tempo mi silente rigardos la malnovan kastelon aŭ
preskaŭ sole vizitos la kvietan preĝejon, aŭ la stratojn de la
urbo, mi aŭdos la tintadon de armaĵo kaj armilojn kaj spirite ree
popolos la lokon je tiu unue vidinta bela, gaja, neforgesebla aro. La
genio de la verkistoj kaj la lerta fervoro de la geaktoroj kelktempe
vokis ilin el ilia muta reĝlando. Kiel ĉarma sonĝo ili aperis
antaŭ niaj okuloj, kaj kiel sonĝo kiu tro mallonge daŭradis tiel
rapide ili ree neniiĝis.
LA GALANTO.
Originale verkita de Clarence Bicknell.
Je l' vintromezo, kiam frost' kaj ventoj batas
Senĉese per sieĝo,
Kaj la senviva ter' por sunolum' malsatas,
Aperas unu flor', Galanto! ĝi kompatas,
L' amiko de la neĝo.
Ĝis nun homsango pro batal', pro maljusteco,
Kontraŭ al amoleĝo,
La teron ruĝigadas; tial, per blankeco
Ĝin benas la Galanto, floro da pureco,
Spegulo de la neĝo.
El la kovrilo sur la ter', ĝi, senmakula,
La sola floro reĝo,
Leviĝas; kaj ekbrilas en l' aer' nebula
Sen flora laŭdo, sen honoro kortegula,
Venkinto de la neĝo.
Kaj ĝi, starante super tiu reĝkanapo,
Kvazaŭ per kora preĝo,
Rigardas; kaj humile al la naska drapo
Sin klinas, per la blanka riverenca kapo,
La ido de la neĝo.
DIVERSAJ AVIZOJ.
Esperantistoj ĝoje ekscios ke D-ro Zamenhof elektiĝis je la
Legion d'Honneur. Ni esperas ke tiu ĉi estos nur la unua nacia
honora kiu atendas nian eminentan majstron.
* * *
_Tra La Mondo_ estas la titolo de bela ilustrata Esperanta monata
gazeto. La 2a & 3a numeroj enhavos longajn ilustritajn raportojn pri
la Kongreso, laŭvortaj paroladoj, k.t.p.
Oni povas ricevi la tri unuajn numerojn sendante 2 fr. 25 al
Administranto, _Tra la Mondo_, 15 Bvd. des deux Gares, Meudon, S.
et O., France. Nia agema amiko, Kapitano Cape-Montrosier, estas la
ĉef-redaktoro. Forlasinte Alĝerion, li petas, ke oni petu ĉiajn
informojn pri la tieaj aferoj ne de li, sed de S-ro Roux, Alĝero.
* * *
La Sveda Ligo de junaj socialistoj decidas fondi internacian
korespondadon, per Esperanto, kun la gejunulaj societoj de diversaj
landoj. Interesatoj sin turnu al S-ro Einar Hakansson, en
Sodertelge, Svedujo.
* * *
Tiuj kiuj deziras havi memoraĵon de la Kongreso devas sendi al la
Sekretario de la Groupe de Boulogne 2 fr. por ricevi la _Kongresa
Liber_, Libro pri la Projektoj, Adresaro de multaj gekongresanoj,
detala programo de la festoj, specimeno de la Karto de Kongresano
& Kongresa Ilustrita Poŝtkarto, kun diversaj ĉirkuleroj. Adreso,
S-ro Paul Boulet, 49 rue Louis Duflos, Boulogne-sur-Mer.
* * *
Oni proponas ke tiuj Fideluloj kiuj venis al la Unua Kongresu sekvu
la ekzemplon de diversaj aliaj famaj fideluloj, kaj ĉiam portu
verdan turbanon; se la ideo ne plaĉigas, eble speciale luksa verda
stelo estos aprobinda!
* * *
_Fundamento de Esperanto_ estas tre belforma libro eldonita de la
firmo Hachette, enhavanta 178 paĝojn (kosto 3 fr.) konsistas el
Gramatiko, Ekzercaro kaj Universala Vortaro. Ĉiuj, kiuj ne jam havas
tiujn verkojn aparte, devas posedi la novan verkon.
* * *
La _Kristnaska Sonorado_, traduko de Dickens' _Christmas Carol_,
nun aperis, kaj estas ŝatinda verko de 83 paĝoj, kosto 1 fr. 30.
Alilandaj Esperantistoj ja kontentiĝos, legante por la unua fojo
tiun ĉi ĉarmegan verkeston. Ni envias al ili la privilegion.
VIRINO LA NEKOMPRENEBLA.
El "De Omnibus," humora verko de Barry Pain.
Tradukis Geo. C. Law, kun afabla permeso de la verkisto, kaj T.
Fisher Unwin, la eldonisto.
Mi ne komprenas la virinojn.
Antaŭ ne longe, mi okazis gajni duonan livron pro veto je mia elekto
en la "Grand National," Nu, la ideo prenanta min, mi eniris lokon
iom superan je tiu kiun mi kutime favoras. Kiel mi diras, mi estis
ĝuigonta min, tiel mi mendis mian bifstekon dikan, parte rostitan,
kun iometo da grasaĵo, kaj mian glasegon da Burtona biero, kiel se
mi estis la Ĉefurbestro mem. Tiam mi ĉirkaŭenrigardis.
Estis du virinoj kiuj ĵus estis finintaj. Ili estis sidantaj farante
nenion. Estis kelnero kontraŭe je ili, sufiĉe proksima por povi
mordi ilin, kaj li ankaŭ estis faranta nenion. Baldaŭ sinjoro
alvokis lin, kaj li foriris. Tuj kiam li komencis servi iun alian,
ambaŭ ili ekkriis "Kelnero!" kiel se ili ne havis liberan momenton.
Baldaŭ li alvenis. Unu el ili diris, "Donu al mi la kalkulon,
kelnero." Li altlevis siajn ŝultrojn ĝis kie Angloj portus ĉapelon
kaj komencis pretigi la kalkulon.
"Du da pano kaj du da butero," li diris.
"Tute ne!" diris la ulino. "Estas du da butero kaj unu da pano."
Li korektis kaj donis al ŝi la kalkulon.
"Ho, vi malsaĝulo!" ŝi diris. "Mi volas du kalkulojn. Mia sinjorina
amikino pagos por ŝia." Tial li denove altigis siajn ŝultrojn ĝis
ili preskaŭ formovis la tegmenton de la restoracio, kaj elskribis du
kalkulojn. "Rigardu tie ĉi," diris unu el la virinoj; "vi kalkulas
al mi viandon, kaj mi ne havis viandon."
"Jes," diris la alia, "kaj vi kalkulas al mi 'entrée,' kaj mi ne
havis 'entrée.'"
"Estas tute same," diris la kelnero, "iu havis viandaĵon kaj iu
havis 'entrée,' kaj ambaŭ kostas egale, kaj mi ne memoras kiu havis
kian."
"Nu," diris unu el la ulinoj, "ni do devas interŝanĝi kalkulojn."
Kaj eĉ tiam ili ne estis kontentaj.
"Rigardu tie ĉi," diris unu el ili, "vi kalkulas al mi buteron kiun
mi ne havis, kaj vi ne kalkulas al mi panon."
"La mia estas malkorekta ankaŭ," diris la alia virino, "ĉar li
kalkulas al mi panon kiun mi ne havis, kaj forgesas pri la butero
kiun mi havis."
La malfeliĉa fremda kelnero kvazaŭ kunligis siajn brovojn bante,
penadante kompreni tion. "Vi diris al mi--unu da pano, kaj du da
butero," li diris.
"Jes," diris ŝi, "sed mi intencis diri--du da pano kaj unu da
butero--kaj iel vi devas kompreni sen sciiĝo."
"Ha!" diris la kelnero, "mi komprenas. Vi havis du da pano kaj unu da
butero, almenaŭ via amikino havis." Tiam li aliigis la du kalkulojn,
kaj konfuzis ilin pli ol antaŭe. Li disŝiris ambaŭ kalkulojn kaj
denove komencis. Post ĉirkaŭ la tria atenco li aparte bilancis
la kalkulojn por plaĉi ilin, kaj tiel baldaŭ kiel li faris tion,
unu el la virinoj malfermis sian monujon kaj diris ke enfine ŝi
pagos por ambaŭ, ĉar ŝi ŝuldas al la alia tridek pencojn, kaj la
dua kalkulo estanta tridek tri pencoj, se la alia pagos al ŝi ses
pencojn, egaliĝos, ĉar ses kaj tri faras naŭ.
Nu, la kelnero foriris, treege ŝvitanta, kaj parolanta lingvon
Italan, kun duonpenco kiel rekompenco. Tiam la du inoj komencis
diskuti pri kiom ŝuldis unu la alian. Kia? Ne, mi ne restis por vidi
la finon. Kiam mi eliris, unu el ili estis enpoŝiganta 127 pencojn
kaj kulpiganta la alian pro ŝtelado, kaj tiu ĉi estis diranta, "Se
mi reprenas la ŝilingon kaj la pencan poŝtmarkon kiujn mi donis
al vi, kaj vi donas al mi la diferencon inter tio kion vi pagis kaj
tio kion mi pagis hieraŭ, tiam vi ŝuldos al mi du pencojn, kaj mi
bedaŭras ke vi iam estis mia amikino."
Nu, kiel mi diris, mi ne komprenas la virinojn.
Se mi devas fari malplaĉecon, mi pliamas malpaciĝi kun viro
ol kun virino. Rilate virino, oni ne volas diri tion kion oni
opinias--almenaŭ, esprimi ĝin laŭ la maniero oni alie dezirus. Mi
havis bonan specimenon sur mia omnibuso antaŭ ne longe. Oni scias,
ke en kelkaj veturejoj, pakaĵetoj da kakao estis donacitaj sur la
omnibusoj. Tial, kompreneble, ĉiu virino alvenis je la konkludo ke
tiuj ĉi pakaĵetoj estis disdonitaj ĉiutage kaj sur ĉia omnibuso.
Tio estis la afero kun mia bonulino. Ŝi haltigis la omnibuson kaj
supreniris.
Post iom da tempo mi sekvis ŝin por ricevi ŝian monon kaj doni
bileton.
"Ho, vi agas malhonesteme!" ŝi diris.
"Kio estas via malsano?" diris mi.
"Kia," ŝi diris, "vi bone scias, kaj estas vane peni trompi min. Kie
estas mia kakao?"
"Mi ne scias," mi diris. "Sed kiel ajn vi faris tion, vi ne faris
tion per kakao."
Estas apenaŭ necese diri ke tiu ĉi sarkasma rimarko neatingis la
celon.
"Mi scias ĉion pri tio," ŝi diris. "Vi devas doni al mi specimenon
da kakao, kaj se mi konsentos trinki ĝin, mi povos veturi per tiu
ĉi omnibuso senpage."
"Vi estas preskaŭ prava," mi diris, "sed ne tute prava. Tio kion oni
donacas estas funto da teo, ekzemplero de la _Daily Telegraph_, kaj
unua klasa bileto por Nov-Jorko. Sed ne sur tiu ĉi omnibuso,--alia
omnibuso."
"Ho, nu," diris ŝi, "mi do estas sur la malprava omnibuso, kaj mi
eliros."
"Vi povos fari tion," diris mi, "tuj kiam vi pagas vian monon."
"Kial," ŝi respondis, "oni ne devas pagi kiam oni eniras la
malpravan omnibuson!"
"La omnibuso ne estas malprava," mi diris. "Estas vi kiu estas
malprava. Se vi estas veturinta nur duoncolon per tiu ĉi omnibuso,
mi devigus vin pagi."
Kaj ŝi pagis. Kiam mi eltrovas tiujn virinojn agantajn avare aŭ iom
tro avare, estas ĝojo kaj plezuro se eble kapti ilin. Sed, kiel mi
antaŭe diris, oni estas malhelpata; oni ne povas, se oni havas tiajn
delikatajn sentojn kiel miaj, utiligi la saman riĉecon de lingvaĵo
parolante al virino kiel parolante al viro.
Jes, ia viro ne volas esti iel malagrabla al virino. Eĉ malnova
Ike havas tian senton, kaj li tute ne estas sentemulo. Mi memoras
ke fojon Ike iris al la vaksstatuejo de Sinjorino Tussaud, dum
libertempa tago. Nu, li ne ŝatas trompiĝon. Tial li antaŭfaris
kelkajn demandojn. Oni diris al li ke ĉe la enirejo de la salonego
estis virino sidanta je ĉiu flanko kun tablo antaŭ ŝi, vendanta
programojn kaj katologojn, k.t.p. Unu el la virinoj estas reala,
kaj la alia estas vaksa, metita tie kiel ŝerco, kaj li devos zorgi
por ke li ne fariĝu malsaĝulo. Mi ne scias kiamaniere okazis,
sed lia spirito konfuziĝis pri kiu tablo havis la realan virinon.
Li alproksimiĝis la virinon kiun li imagis esti vaksa, levis
manplenon da katalogoj kaj ekfrapis ŝian kapon per ĝi, dirante,
"Se vi ne zorgas, iu forkuros kun tiuj ĉi." Kiam ŝi residiĝis kaj
diris al li ke li devas hontiĝi, kaj se li ne zorgos ŝi forpelos
lin,--neniam estis viro pli surprizata. Eble vi estos surprizata
ankaŭ kiam mi diras ĝin, sed estas fakto, kiel li poste sciigis
min,--li volis ke li ne estis farinta tiun eraron. Li diris, kaj
estis eksterordinara konfeso por tia viro fari, ke se ŝi estus
demandinta apologion li estus farinta tion!
Estas mirinde kiel kelkaj virinoj ne ŝajnas scii tion kio estas sia
afero, kaj tion kio ne estas. Antaŭ ne longe, estis maljunulino sur
mia omnibuso de tia speco--deziris sciiĝi ĉion pri ĉio.
"Kaj kiom oni pagas al vi, ĉiusemajne, mia viro?" ŝi demandis al
mi.
"Tri ŝilingojn kaj ses pencojn," diris mi.
"Kia?" diris ŝi. "Ĉu tio estas ĉio kion vi ricevas?"
"Ho, ne!" diris mi. "Kompreneble, ni havas tion kion ni ŝtelas."
"Nu, nu!" diris ŝi, "mi ĉiam aŭdis ke la omnibusistoj rabis la
kompaniojn. Kaj kiom estas la tuta sumo?"
"Sumas po 10 livroj ĉiusemajne," diris mi, "sed ne estas por longa
tempo. Post malmultaj monatoj, ni fariĝas eluzitaj."
"Eluzitaj?" diris ŝi. "Kiel?"
"Respondante al demandoj de personoj pri aferoj kiuj ne estas iliaj
aferoj, sinjorino."