UNUA AKTO

(La domo de _doktoro Wangel_. Tegmentita verando maldekstre. Gxardeno

antauxe kaj cxirkauxe. Malsupre de la verando estas flagstango.

Dekstre en la gxardeno estas lauxbo kun tablo kaj segxoj. Hegxa

barilo kun malgranda enireja pordo en la fono. Malantaux la barilo

estas vojo al la marbordo. Aleo laux la vojo. Inter la arboj vidigxas

la fjordo kaj altaj montodorsoj kaj montopintoj en la malproksimejo.

Estas varma kaj brile klara somermateno.)

(_Ballested_, mezagxa, vestita en malnova velurjako kaj kun

largxrandajxa artistcxapelo, staras apud la flagstango ordigante la

sxnuron. La flago kusxas sur la tero. Iom fore de li staras

pentrostablo kun strecxita tolo. Flanke de gxi kusxas faldebla segxo,

penikoj, paletro kaj pentrista kesteto.)

(_Bolette Wangel_ venas sur la verandon tra la malfermita

gxardencxambra pordo. Sxi portas grandan vazon kun floroj, kiun sxi

metas sur la tablon.)

BOLETTE

Nu, Ballested, -- cxu vi sukcesas gxin suprentiri?

BALLESTED

Jes ja, frauxlino. Estas simpla afero. -- Pardonu, -- cxu vi atendas

fremdulojn vizite hodiaux?

BOLETTE

Jes, ni atendas cxefinstruiston Arnholm cxi tien antauxtagmeze. Li

venis al la urbo cxi-nokte.

BALLESTED

Arnholm? Atendu iomete --. Cxu li ne nomigxis Arnholm, tiu guvernisto

cxi tie antaux kelkaj jaroj?

BOLETTE

Jes. Gxuste li.

BALLESTED

Jen, jen. Li do revenos cxi tien denove.

BOLETTE

Gxuste tial ni deziras flagi.

BALLESTED

Jes, estas ja vere konvene.

(_Bolette_ iras en la gxardenan cxambron.)

(Iom poste _Lyngstrand_ venas laux la vojo dekstre, kaj haltas

interesate vidante la stablon kaj la pentristajn ajxojn. Li estas

maldika, juna viro, simple vestita sed bonorde; kaj li aspektas

malforte.)

LYNGSTRAND

(de ekstere de la hegxo) Bonan matenon.

BALLESTED

(turnas sin) Ho --! Bonan matenon. (Suprenlevas la flagon.)

Jen, jen, -- Nun levigxas la balono. (Fiksas la sxnuron, kaj iom

ordigas cxe la stablo.) Bonan matenon, estimato. Mi tamen ne havas

la plezuron --

LYNGSTRAND

Aspekte vi estas pentristo, vi.

BALLESTED

Kompreneble. Cxu mi ne ankaux estus pentristo?

LYNGSTRAND

Jes, mi vidas. -- Cxu vi permesas, ke mi eniru?

BALLESTED

Vi eble volas rigardi?

LYNGSTRAND

Jes, mi ege volus.

BALLESTED

Ho, ankoraux ne estas io konsiderinda por rigardi. Sed bonvolu.

Proksimigxu.

LYNGSTRAND

Dankon, dankon. (Li proksimigxas tra la kradpordo.)

BALLESTED

(pentras) Jen la fjordo inter la insuloj, pri kiuj mi nun laboras.

LYNGSTRAND

Mi ja vidas.

BALLESTED

Sed mankas ankoraux la figuro. En la cxi-tiea urbo neeblas trovi

modelon.

LYNGSTRAND

Cxu estu ankaux figuro?

BALLESTED

Jes. Cxe tiu rifo en la antauxo kusxu duone morta marvirino.

LYNGSTRAND

Kial sxi estu duone morta?

BALLESTED

Sxi erare nagxis el la maro, kaj ne povas retrovi la vojon elen. Kaj

nun sxi kusxas tie, kaj pereas en la sensala akvo, vi komprenas.

LYNGSTRAND

Nu, tiel.

BALLESTED

Estas la sinjorino en cxi tiu domo, kiu donis al mi la ideon tion

pentri.

LYNGSTRAND

Kion vi fine nomu la bildon?

BALLESTED

Mi intencas nomi gxin "La fino de la marvirino".

LYNGSTRAND

Konvenas bone. -- Vi certe faros ion bonan el tio.

BALLESTED

(rigardas lin) Fakulo eble?

LYNGSTRAND

Pentristo, vi sugestas?

BALLESTED

Jes.

LYNGSTRAND

Ne, mi ne estas. Sed mi farigxos skulptisto. Mi nomigxas Hans

Lyngstrand.

BALLESTED

Nu, vi estas skulptisto? Jes ja, la arto skulpti ankaux estas bela

arto. -- Mi opinias, ke mi foje vidis vin sur la strato. Cxu vi

estas longe logxinta cxi tie?

LYNGSTRAND

Ne, nur du semajnojn. Sed mi provos trovi eblecon restadi la tutan

someron.

BALLESTED

Gxui la agrablan nagxejan vivon? Cxu?

LYNGSTRAND

Jes. Mi provos regajni miajn fortojn.

BALLESTED

Cxu malsana?

LYNGSTRAND

Jes, mi iom malsanetas. Sed ne estas dangxere. Estas nur ioma

anheleco en la brusto.

BALLESTED

Ba! -- bagatelajxo! Tamen vi devus viziti iun spertan kuraciston.

LYNGSTRAND

Mi intencis foje demandi al doktoro Wangel.

BALLESTED

Jes, faru. (rigardas maldekstren) Jen denove venas vaporsxipo.

Plensxtopita de pasagxeroj surborde. Estas ja mirinda kresko en la

feriado la lastajn jarojn.

LYNGSTRAND

Jes, vere estas vigla trafiko, mi opinias.

BALLESTED

Venas ankaux amaso da somergastoj. Mi ofte timas, ke nia bela urbo

perdu sian karakteron pro tiu fremdajxo.

LYNGSTRAND

Cxu vi naskigxis en la urbo?

BALLESTED

Ne, tio ne. Sed mi akla -- aklimatigis min. Mi sentas min ligita al

la loko per la ligoj de tempo kaj kutimo.

LYNGSTRAND

Vi do logxas cxi tie longe?

BALLESTED

Nu, dek sep . ..dek ok jarojn. Mi venis kun la teatra grupo de Skive.

Sed jen ni akiris financajn malfacilajxojn. La grupo dissolvigxis,

kaj disiris cxiuj laux la vento.

LYNGSTRAND

Sed vi mem do restis?

BALLESTED

Mi restis. Kaj pri tio mi profitis. Tiam mi cxefe laboris en la

dekoracia fako, vi sciu.

(_Bolette_ elvenas kun balancsegxo, kiun sxi metas sur la verandon.)

BOLETTE

(parolas en la direkto de la gxardena cxambro) Hilde, -- vidu cxu vi

povas trovi la broditan piedbenketon de patro.

LYNGSTRAND

(proksimigxas al la verando kaj salutas) Bonan matenon, frauxlino

Wangel!

BOLETTE

(cxe la relo) Ho cxu, estas vi sinjoro Lyngstrand? Bonan matenon.

Pardonu momenton, -- mi nur -- (eniras en la domon)

BALLESTED

Vi do konas la familion?

LYNGSTRAND

Ne suficxe. Mi nur renkontis la frauxlinojn ie kaj ie cxe aliuloj.

Mi iomete parolis kun la sinjorino dum la lasta muzikado en la

"La Videjo". Sxi diris, ke bonvole mi povus viziti ilin.

BALLESTED

Ho ja, -- vi devus kultivi tiun konatecon.

LYNGSTRAND

Jes, mi ja intencas fari viziton. Viziteton. Se mi nun trovus

okazon --

BALLESTED

Ho, cxu -- okazon -- (rigardas maldekstren) Morto kaj plago!

(kolektas siajn ajxojn) La vaporsxipo ja estas cxe la kajo. Mi

devas rapidi al la hotelo. Eble kelkaj el la novalvenantaj bezonas

min. Mi ja ankaux praktikas kiel razisto kaj frizisto, vi sciu.

LYNGSTRAND

Aspekte vi estas tre multflanka.

BALLESTED

Oni devas scii ak -- aklimatizi sin en diversaj fakoj en la urbetoj.

Se vi foje bezonus ion pri hararo, -- iom da pomado aux tiospecan, vi

nur demandu pri dancinstruisto Ballested.

LYNGSTRAND

Dancinstruisto --?

BALLESTED

Estro de la "Kornasocio", se vi bonvolas. Hodiaux ni koncertos supre

en "La Videjo". Adiaux, -- adiaux! (Li foriras kun siaj pentrajxoj

tra la barilpordo kaj dauxrigas dekstren.)

(_Hilde_ elvenas kun la piedbenketo. _Bolette_ alportas pliajn

florojn. _Lyngstrand_ salutas al _Hilde_, de sia staro en la

gxardeno.)

HILDE

(cxe la relo, ne reen salutante) Bolette diris, ke hodiaux vi

kuragxis enen veni.

LYNGSTRAND

Jes, mi permesis al mi eniri.

HILDE

Vi faris vian matenan promenadon, cxu?

LYNGSTRAND

Ho ne, -- ne longan promenadon hodiaux.

HILDE

Cxu vi nagxis?

LYNGSTRAND

Jes, mi banis min tempeton. Mi vidis vian patrinon. Sxi eniris sian

bandometon.

HILDE

Kiu faris?

LYNGSTRAND

Via patrino.

HILDE

Nu tiel, nu. (Sxi metas la benketon antaux la balancsegxon.)

BOLETTE

(kvazaux interrompante) Cxu vi ne vidis la boaton de patro tie sur

la fjordo?

LYNGSTRAND

Jes, sxajnis al mi, ke velboato stirigxis cxi-direkten.

BOLETTE

Certe estas patro. Li vizitis malsanulojn sur la insuloj.

(Sxi ordigas ion sur la tablo.)

LYNGSTRAND

(staras sur la unua sxtupo de la sxtuparo de la verando) Ho, kiel

per floroj beligite --!

BOLETTE

Jes, cxu ne estas bele?

LYNGSTRAND

Ho, vere delikate. Aspektas kvazaux estas solenajxo en la domo.

HILDE

Jes, tamen estas.

LYNGSTRAND

Mi komprenis. Estas la datreveno de via patro, cxu?

BOLETTE

(averte al _Hilde_) Hm -- hm!

HILDE

(senatente) Ne, tiu de patrino.

LYNGSTRAND

Nu tiel, -- Estas tiu de via patrino.

BOLETTE

(mallauxte, kolere) Cxu do, Hilde --!

HILDE

(same) Lasu min! (al _Lyngstrand_) Vi iros hejmen nun por

matenmangxi, cxu?

LYNGSTRAND

(malsupreniras) Jes, mi devus meti ion en la stomakon.

HILDE

Vi certe trovas la regalon bona tie en la hotelo?

LYNGSTRAND

Mi ne plu logxas en la hotelo. Estas tro multekoste por mi.

HILDE

Kie vi do nun logxas?

LYNGSTRAND

Nun mi logxas cxe sinjorino Jensen.

HILDE

Kiu sinjorino Jensen?

LYNGSTRAND

La akusxistino.

HILDE

Pardonu, sinjoro Lyngstrand, sed efektive mi havas aliajn

farendajxojn nun ol --

LYNGSTRAND

Ho, mi ja ne devus tiel paroli.

HILDE

Kion do?

LYNGSTRAND

Tion, kion mi diris.

HILDE

(rigardas lin mezure; neindulge) Mi ne komprenas vin.

LYNGSTRAND

Ne, ne. Sed mi do diru adiaux al la frauxlinoj gxis venonte.

BOLETTE

(venas sur la sxtuparon) Adiaux, adiaux, sinjoro Lyngstrand. Vi vere

devas pardoni nin hodiaux --. Sed iam poste, -- kiam vi havas bonan

tempon -- kaj kiam vi havas la emon, -- vi absolute faru viziton por

vidi patron kaj -- kaj ankaux nin aliajn.

LYNGSTRAND

Jes, multan dankon. Mi vere deziras fari tion.

(Li salutas kaj eliras tra la kradpordo. Preterpasante sur la vojo

ekstere maldekstre, li salutas ankoraux unu fojon al la verando.)

HILDE

(duonlauxte) Adiaux, sinjoro! Bonvolu saluti sinjorinon Jensen de

mi.

BOLETTE

(mallauxte, tiras sxian brakon) Hilde --! Petolacxa infano! Cxu vi

tute frenezigxas! Li povus ja auxdi vin!

HILDE

Pa, -- cxu vi opinias, ke mi atentas pri _tio_.

BOLETTE

(rigardas dekstren) Jen venas patro.

(_Doktoro Wangel_, en vojagxkostumo kaj kun valizo en la mano, venas

laux la vojeto de dekstre.)

WANGEL

Jen mi revenas, knabinetoj!

(Li eniras tra la barilpordo.)

BOLETTE

(iras al li renkonte malsupre en la gxardeno) Ho, bone ke vi venas.

HILDE

(Ankaux sxi iras al li.) Cxu vi cxion finis por hodiaux, pacxjo?

WANGEL

Ho ne, poste mi devos iomete labori en la oficejo. -- Diru, -- cxu

Arnholm venis?

BOLETTE

Jes, li venis cxi-nokte. Ni informigxis en la hotelo.

WANGEL

Do vi lin ankoraux ne vidis?

BOLETTE

Ne. Sed li certe vizitos nin antauxtagmeze.

WANGEL

Jes, li certe faros.

HILDE

(tiras lin) Pacxjo, rigardu do.

WANGEL

(rigardas al la verando) Jes, mi ja vidas, infano. -- Estas ja vere

pompe.

BOLETTE

Jes, ni bele ornamis, cxu ne?

WANGEL

Jes, vere, vere. -- Cxu -- cxu ni estas solaj en la domo nun?

HILDE

Jes, sxi eliris --

BOLETTE

(interrompas) Patrino nagxas.

WANGEL

(Rigardas amike al _Bolette_ kaj frapetas sxian kapon. Poste li diras

iom hezite:) Auxskultu nun, knabinetoj, -- cxu vi volas lasi cxion

cxi stari tiel la tutan tagon? Kaj ankaux la flagon supre la tutan

tagon?

HILDE

Ho, tion vi do povas imagi, pacxjo!

WANGEL

Hm, -- nu ja. Sed vi do --

BOLETTE

(okulumas kaj kapsignas al li) Vi ja komprenas, ke ni cxion faris

por lernejestro Arnholm. Kiam tia bona amiko la unuan fojon venas por

viziti vin --

HILDE

(ridetas kaj tiretas lin) Pensu, -- li ja estis la instruisto de

Bolette, patro!

WANGEL

(kun duonrido) Vi du estas vere paro da petoluloj -- Nu, nu, --

estas ja funde tute nature, ke vi memoras sxin, kiu ne plu estas

inter ni. Sed tamen. Jen, Hilde. (donas al sxi la valizon) Portu

gxin en la oficejon. -- Nu, knabinetoj, -- mi tion ne sxatas. Ne la

manieron, vi komprenas. Ke ni tiel cxiun jaron -- Nu, -- kion diri!

Eble ne povas farigxi alimaniere.

HILDE

(volas iri tra la gxardeno maldekstren, sed haltas, turnas sin kaj

montras) Vidu la sinjoron, kiu tie venas. Certe estas la

lernejestro.

BOLETTE

(rigardas tien) _Tiu_? (ridas) Ho ne! Cxu vi opinias, ke tiu

agxulo estas Arnholm!

WANGEL

Nu, atendu, infano. Jes, efektive estas li! -- Jes, certe tiel estas!

BOLETTE

(tien fiksrigardas; mallauxte, surprizite) Jes, je Dio, cxu ne

ankaux mi opinias --!

(Lernejestro _Arnholm_, en eleganta antauxtagmeza kostumo, kun oraj

okulvitroj kaj maldika bastono venas ekstere sur la vojo de

maldekstre. Li aspektas iom strecxe, rigardas en la gxardenon,

salutas amikece kaj eniras tra la barilpordo.)

WANGEL

(iras al li renkonte) Bonvenon, kara lernejestro! Koran bonvenon

reen al la antauxa loko!

ARNHOLM

Dankon, dankon, doktoro Wangel. Milfojan dankon al vi.

(Ili vigle mansalutas kaj kune iras tra la gxardeno.)

ARNHOLM

Kaj jen la infanoj! (mansalutas al ili kaj rigardas ilin) Tiuj du

mi malfacile rekonus.

WANGEL

Certe ne, mi opinias.

ARNHOLM

Nu, jes, eble tamen Bolette. -- Jes, Bolette mi estus rekonanta.

WANGEL

Apenaux, mi opinias. Pasis ja nun ok . ..naux jaroj de kiam vi vidis

sxin lastfoje. Nu, cxi tie okazis ja multaj sxangxoj dum tiu tempo.

ARNHOLM

(cxirkauxrigardas) Sxajnas al mi ke ne. Escepte ke la arboj kreskis

konsiderinde -- kaj estas konstruita _jena_ lauxbo --

WANGEL

Nu ja, tiel ekstere --

ARNHOLM

(ridetas) Kaj kompreneble ke vi nun havas du grandajn fiancxpretajn

filinojn en la domo.

WANGEL

Ho, fiancxpreta estas ja nur la unua.

HILDE

(duonlauxte) Auxskultu do patron!

WANGEL

Sed nun mi proponas, ke ni eksidu sur la verando. Tie estas pli

malvarmete ol cxi tie. Bonvolu.

ARNHOLM

Dankon, dankon, kara doktoro.

(Ili supreniras. _Wangel_ proponas por _Arnholm_ lokon en la

balancsegxo.)

WANGEL

Jen, jen. Vi nun sidu trankvile por ripozi. Cxar vi aspektas iom

strecxe post la vojagxo.

ARNHOLM

Ho, ne gravas. En cxi tiu cxirkauxajxo --

BOLETTE

(al _Wangel_) Cxu ni alportu sodakvon kaj sukon en la

gxardencxambron? Cxi tie baldaux farigxos tro varme.

WANGEL

Bone, knabinetoj, faru! Alportu sodakvon kaj sukon. Kaj eble

konjakon.

BOLETTE

Cxu ankaux konjakon?

WANGEL

Nur iometon. Se iu dezirus.

BOLETTE

Nu ja, do. Hilde, malsupreniru al la oficejo kun la valizo.

(_Bolette_ iras en la gxardencxambron fermante la pordon post si.

_Hilde_ prenas la valizon kaj iras maldekstren tra la gxardeno

malantaux la domo.)

ARNHOLM

(kiu postrigardis _Bolette_ per la okuloj) Estas vere iu belega --.

Estas du belegaj knabinoj, kiuj jen kreskis por vi.

WANGEL

(eksidas) Jes, vi trovas.

ARNHOLM

Jes, estas ecx surprize pri Bolette. Ja ankaux pri Hilde. -- Sed nun

pri vi mem, kara doktoro. Cxu vi intencas logxi cxi tie vian tutan

vivdauxron?

WANGEL

Ho jes, estos tiel. Cxi tie mi naskigxis kaj bredigxis, kiel oni

diras. Cxi tie mi vivis felicxe kun sxi, kiu forpasis de ni tiel

frue. Sxi kiun vi konis, kiam vi lastfoje vizitis nin, Arnholm.

ARNHOLM

Jes -- jes.

WANGEL

Kaj nun mi vivas cxi tie felicxa kun sxi, kiun mi ricevis anstatauxe.

Mi devas diri, ke entute la sorto estis bona al mi.

ARNHOLM

Sed neniun infanon en via dua geedzigxo?

WANGEL

Ni ricevis knabeton antaux du -- du kaj duona jaro. Sed ni ne havis

lin longe. Li mortis je la agxo de kvar . ..kvin monatoj.

ARNHOLM

Via edzino, sxi ne estas hejme hodiaux?

WANGEL

Jes, sxi certe baldaux venos. Sxi malsupreniris por preni banon. Sxi

nagxas cxiun tagon je cxi tiu tempo. En kiu ajna vetero.

ARNHOLM

Cxu pro iu malsano?

WANGEL

Ne vere malsano. Sed sxi estas strange nervoza la lastajn jarojn.

Kompreneble, nur foje. Mi vere ne kapablas kompreni kio estas al sxi.

Sed bani sin en la maro estas kvazaux sxia kora gxojo, komprenu.

ARNHOLM

Tion mi memoras de pasinte.

WANGEL

(kun preskaux nerimarkebla rideto) Vi ja konas Ellida de la tempo,

kiam vi estis instruisto en Skjoldvik.

ARNHOLM

Kompreneble. Sxi ofte vizitis la pastran domon. Kaj mi ankaux ofte

renkontis sxin, kiam mi vizitis sxian patron en la lumturo.

WANGEL

Kredu, tiu tempo profunde stampis sxin. La urbanoj ne povas tion

kompreni. Ili nomas sxin "La sinjorino el la maro".

ARNHOLM

Cxu?

WANGEL

Jes. Kaj tial --. Parolu vi kun sxi pri pasintaj tagoj, kara Arnholm.

Estus vere bone por sxi.

ARNHOLM

(rigardas lin dubeme) Cxu vi havas veran kialon por tion opinii?

WANGEL

Certe jes.

VOCxO DE ELLIDA

(auxdata ekstere en la gxardeno dekstre) Cxu estas vi, Wangel!

WANGEL

(ekstaras) Jes, kara.

(_Sinjorino Ellida Wangel_, kun granda sxalo cxirkaux si kaj kun

malseka hararo disfalanta sur la sxultroj, venas el inter la arboj

cxe la lauxbo. _Lernejestro Arnholm_ ekstaras.)

WANGEL

(ridetas kaj etendas la manojn al sxi) Nu, jen la sinjorino el la

maro!

ELLIDA

(malrapide supreniras sur la verandon kaj kaptas liajn manojn) Dank'

al Dio, ke mi revidas vin! Kiam vi venis?

WANGEL

Jxus nun. Antaux momento. (montras al _Arnholm_) Sed vi do salutu

pasintan konaton --!

ELLIDA

(donas la manon al _Arnholm_) Jen vi do estas. Bonvenon! Kaj pardonu

ke mi ne estis hejme.

ARNHOLM

Ho, mi petas. Vi do ne pensu pri ceremoniajxoj.

WANGEL

La akvo estas fresxa hodiaux, cxu?

ELLIDA

Fresxa! Je Dio, cxi tie la akvo neniam estas fresxa. Malvarmeta kaj

malvigliga. Usx, la akvo estas malsana cxi tie en la fjordoj.

ARNHOLM

Malsana?

ELLIDA

Jes, malsana. Kaj mi opinias, ke gxi malsanigas ankaux nin.

WANGEL

(ridetas) Nu, vi ja rekomendas la banejon.

ARNHOLM

Mi kredus, ke vi, sinjorino Wangel, havus apartan rilaton al la maro

mem kaj al cxio kio apartenas al gxi.

ELLIDA

Ho jes, eble. Ecx mi mem ja kredas. -- Sed cxu vi vidas kiel bele la

knabinetoj ornamis por vi?

WANGEL

(embarasata) Hm --. (rigardas sian horlogxon) Mi ja baldaux devas

--

ARNHOLM

Cxu vere estas por mi --?

ELLIDA

Kompreneble. Ni ja ne tiel ornamas cxiutage. -- Uh, -- kiel sufoke

varme estas sub tiu cxi plafono! (malsupreniras en la gxardenon)

Venu cxi tien! Cxi tie estas almenaux iometa venteto. (Sxi eksidas

en la lauxbo.)

ARNHOLM

(eniras) Sxajnas al mi, ke la venteto estas suficxe fresxa.

ELLIDA

Jes, vi, kiu kutimigxis al la nauxza cxefurba aero. Tie estas vere

terure dum la somero, lauxdire.

WANGEL

(kiu ankaux iris en la gxardenon) Hm, kara Ellida, vi devas nun sola

konversacii kun nia gasto dum tempeto.

ELLIDA

Cxu aferoj?

WANGEL

Jes, mi devas iri al la oficejo. Kaj mi ja ankaux devas sxangxi

vestojn. Sed ne dauxros longe --

ARNHOLM

(eksidas en la lauxbo) Ne trorapidu, kara doktoro. Via edzino kaj mi

certe scios pasigi la tempon.

WANGEL

(kapsignas) Ho, jes, -- mi fidas. Nu, -- gxis revido! (Li iras tra

la gxardeno maldekstren.)

ELLIDA

(post mallonga silento) Cxu ne sxajnas al vi, ke estas bone sidi cxi

tie?

ARNHOLM

Nun mi sidas bone.

ELLIDA

La lauxbo nomigxas _mia_ lauxbo. Cxar estas mi, kiu farigis gxin. Aux

pli gxuste Wangel -- por mi.

ARNHOLM

Kaj cxi tie vi do kutimas sidi?

ELLIDA

Jes, cxi tie mi pleje sidas dumtage.

ARNHOLM

Kun la knabinetoj?

ELLIDA

Ne, la knabinetoj -- ili estas sur la verando.

ARNHOLM

Kaj Wangel mem?

ELLIDA

Ho, Wangel, li iras tien kaj cxi tien. Foje al mi kaj foje al la

knabinetoj.

ARNHOLM

Cxu estas vi kiu deziras tian arangxon?

ELLIDA

Mi opinias, ke cxiuj partoj kontentigxas per tiu arangxo. Ni povas ja

jxeti la parolon transen unu al la alia -- kiam ni foje trovas ion

por diri.

ARNHOLM

(post ioma pensado) Kiam mi pasinte frekventis viajn lokojn --.

Ekstere en Skjoldvik mi pripensas --. Hm, -- estas nun longe de tiam

--.

ELLIDA

Estas pli ol dek jaroj de kiam vi vizitis nin tie.

ARNHOLM

Jes, proksimume. Sed kiam mi prezentas al mi la bildon de vi tie

ekstere en la lumturo -- La paganino, kiel la maljuna pastro nomis

vin, cxar via patro laux li baptigis vin per sxipnomo kaj ne per

kristana homa nomo --

ELLIDA

Jes, kaj kiel do?

ARNHOLM

Mi tute ne estus kredinta renkonti vin cxi tie kiel sinjorino Wangel.

ELLIDA

Ne, cxar tiam Wangel ja ankoraux ne estis --. Tiam ja ankoraux vivis

la unua patrino de la knabinoj. Ilia vera patrino --

ARNHOLM

Nu jes, jes. Sed ecx se tiel ne estus --. Ecx se li estus libera kaj

ne ligita, -- mi meniam imagus, ke okazus tiel.

ELLIDA

Ankaux mi ne. Vere neniam -- tiam.

ARNHOLM

Wangel estas ja gxentila. Honesta. Kore bonvola al cxiuj homoj --

ELLIDA

(varme kaj kore) Jes, li vere estas!

ARNHOLM

-- sed sxajnas al mi, ke li estas tiel ege malsimila al vi.

ELLIDA

Vi pravas. Li ja estas.

ARNHOLM

Nu, sed kiel okazis? Kiel okazis!

ELLIDA

Ho kara Arnholm, ne demandu min pri tio. Mi ne kapablas klarigi la

aferon. Kaj se mi povus, vi ne kapablus percepti kaj kompreni ecx

eron el tio.

ARNHOLM

Hm --. (iomete pli mallauxte) Cxu vi iam konfidis ion pri mi al via

edzo? Mi kompreneble aludas al la vana pasxo, -- al kiu mi lasis min

ravi.

ELLIDA

Ne. Cxu vi tion pensus? Neniun vorton mi diris al li pri -- pri tio

al kio vi aludas.

ARNHOLM

Mi gxojas. Cxar premis min la penso ke --

ELLIDA

Vi tute ne bezonas. Mi nur diris al li la veron, ke mi multe sxatis

vin, kaj ke vi estis la plej fidela kaj bona amiko por mi tie

ekstere.

ARNHOLM

Dankon. Sed diru nun, -- kial vi neniam skribis al mi post mia

forvojagxo?

ELLIDA

Mi pensis, ke eble dolorigus al vi auxdi ion de iu, kiu -- kiu ne

povis proksimigxi al vi tiel, kiel vi deziris. Estus ja rekte resxiri

ion embarasan, mi pensis.

ARNHOLM

Hm --. Jes, jes, vi certe pravas.

ELLIDA

Sed kial vi mem neniam skribis?

ARNHOLM

(rigardas sxin kaj ridetas duone riprocxe) Mi? Fari la komencon?

Eble suspektigi min por enkonduki ion novan. Post rifuzo tia, kian mi

spertis?

ELLIDA

Ho ne, mi ja bone komprenas. -- Cxu vi neniam poste pensis pri alia

rilato?

ARNHOLM

Neniam. Mi restas fidela al miaj memoroj.

ELLIDA

(duone sxercante) Ho, cxu! Forpelu la malnovajn, tristajn memorojn.

Vi prefere devus pensi farigxi felicxa edzo, mi opinias.

ARNHOLM

Do devus baldaux okazi, sinjorino Wangel. Memoru ke, -- mi ja jam

atingis la trideksepan, verdire.

ELLIDA

Nu, ja, des pli da kauxzo por vi rapidi. (Sxi iomete silentas, poste

diras serioze kaj mallauxte) Sed auxskultu nun, kara Arnholm, -- mi

nun diru al vi ion, kion mi tiam ne kapablus eldiri, ecx se mia vivo

estus en veto.

ARNHOLM

Kio do tio estas?

ELLIDA

Kiam vi faris -- la vanan pasxon, kiel vi jxus diris, -- tiam mi ne

_kapablis_ respondi al vi alimaniere ol mi faris.

ARNHOLM

Mi scias. Vi nur havis bonan amikecon por oferti al mi. Mi ja scias.

ELLIDA

Sed vi ne scias, ke mia tuta animo kaj cxiuj miaj pensoj estis tiam

en alia loko.

ARNHOLM

Tiam!

ELLIDA

Jes, gxuste.

ARNHOLM

Sed tio ja ne eblas! Vi eraras pri la tempo! Mi opinias, ke tiam vi

ecx ne konis sinjoron Wangel.

ELLIDA

Mi ne parolas pri Wangel.

ARNHOLM

Ne Wangel? Sed tiam, -- ekstere en Skjoldvik --. Mi ne memoras unu

solan homon tie, kiun mi opinius povus kapti vian atenton.

ELLIDA

Ne, ne, -- mi kredas. Cxar cxio estis tute freneza.

ARNHOLM

Sed rakontu do al mi pri tio cxi!

ELLIDA

Ho, suficxas ja, ke vi scias, ke tiam mi estis jam ligita. Kaj nun vi

ja scias.

ARNHOLM

Kaj se vi tiam ne estus ligita?

ELLIDA

Kio do?

ARNHOLM

Cxu via respondo al mia letero estus alia.

ELLIDA

Kiel mi povas scii? Kiam Wangel venis, la respondo estis ja alia.

ARNHOLM

Pro kio do diri al mi, ke vi estis ligita?

ELLIDA

(ekstaras kvazaux en timo kaj maltrankvilo) Cxar mi bezonas iun al

kiu konfidi min. Ne, ne, sidu.

ARNHOLM

Via edzo do nenion scias pri la afero?

ELLIDA

Mi unue konfesis al li, ke mia animo iam estis en alia loko. Ion pli

li ne postulis scii. Kaj ni poste neniam tusxis la aferon. Funde

estis ja nur frenezajxo. Kaj rompigxis ja baldaux -- iamaniere.

ARNHOLM

(ekstaras) Nur iamaniere? Ne tute!

ELLIDA

Jes, jes, certe! Ho, Dio, kara Arnholm, tute ne estas kiel vi imagas.

Estas io tute nekomprenebla. Mi ne scias kiel mi povus tion rakonti.

Vi nur opinius, ke mi estus malsana. Aux ke mi estus tute freneza.

ARNHOLM

Kara sinjorino, -- nun vi vere devas plene eldiri.

ELLIDA

Nu ja! Mi provos. Kiel povos vi, prudenta homo, klarigi al vi, ke --

(rigardas eksteren kaj interrompas) Atendu gxis poste. Jen vizitanto

venas.

(_Lyngstrand_ venas sur la vojo de maldekstre kaj iras en la

gxardenon. Li havas floron en la butontruo kaj portas grandan belan

bukedon, volvitan per papero kaj silka rubando. Li haltas kaj hezitas

iom necerta cxe la verando.)

ELLIDA

(el la lauxbo) Cxu la knabinojn vi sercxas, sinjoro Lyngstrand?

LYNGSTRAND

(turnas sin) Ho, la sinjorino jen? (salutas kaj proksimigxas)

Tiel ne estas. Ne la frauxlinojn, sed vin mem, sinjorino Wangel.

Vi ja permesis al mi veni por viziti vin --

ELLIDA

Jes, certe mi faris. Vi estas cxiam bonvena.

LYNGSTRAND

Multan dankon. Kaj cxar tiel felicxe okazas, ke estas solenajxo en la

domo hodiaux --

ELLIDA

Nu, tion vi scias?

LYNGSTRAND

Jes, ja. Kaj tial mi volis permesi al mi donaci al sinjorino Wangel

cxi tiun --

(Li kapsalutas kaj etendas la bukedon.)

ELLIDA

(ridetas) Sed kara sinjoro Lyngstrand, cxu ne estas pli bone doni

viajn belajn florojn al lernejestro Arnholm mem? Cxar estas ja vere

li, kiu --

LYNGSTRAND

(rigardas al ambaux necerte) Pardonu, -- sed mi ne konas tiun

fremdan sinjoron. Estas nur -- Mi venas pro la datreveno, sinjorino.

ELLIDA

Datreveno? Vi eraras, sinjoro Lyngstrand. Ne estas datreveno en la

domo hodiaux.

LYNGSTRAND

(ridetas intime) Ho, mi ja scias. Sed mi ne pensis ke estu tiel

sekrete.

ELLIDA

Kion vi scias?

LYNGSTRAND

Ke estas la dat -- la datreveno de la sinjorino.

ELLIDA

Mia?

ARNHOLM

(rigardas sxin demande) Hodiaux? Ne, certe ne.

ELLIDA

(al _Lyngstrand_) Kial vi tiel pensas?

LYNGSTRAND

Frauxlino Hilde malkovris tion. Mi preterpasis iom pli frue hodiaux.

Kaj mi demandis al la frauxlinoj, kial ili tiel bele ornamas per

floroj kaj flagoj --

ELLIDA

Nu bone?

LYNGSTRAND

-- kaj frauxlino Hilde respondis: Jes, cxar hodiaux estas la

datreveno de -- de patrino.

ELLIDA

De patrino --! Nu tiel.

ARNHOLM

Aha! (Li kaj _Ellida_ rigardas sin reciproke kompreneme.) Jes, cxar

la juna sinjoro do tion scias, sinjorino Wangel --

ELLIDA

(al _Lyngstrand_) Jes, cxar vi ja nun tion scias --

LYNGSTRAND

(denove ofertas la bukedon) Permesu al mi gratuli --

ELLIDA

(akceptas la florojn) Koran dankon al vi. -- Bonvolu sidigxi

momenton, sinjoro Lyngstrand.

(_Ellida_, _Arnholm_ kaj _Lyngstrand_ eksidas en la lauxbo.)

ELLIDA

Tio cxi -- pri mia datreveno -- devus esti sekreto, sinjoro

lernejestro.

ARNHOLM

Devus, mi komprenas. Ne devus esti por ni neinformitaj.

ELLIDA

(metas la bukedon flanken) Ne, gxuste tiel. Ne por la neinformitaj.

LYNGSTRAND

Mi do ecx ne diros al iu vivanta homo.

ELLIDA

Ho, ne tiel grave. -- Sed kiel vi nun fartas? Vi aspektas pli sane

nun ol antauxe.

LYNGSTRAND

Jes, ankaux mi kredas, ke mi sanigxos. Kaj venontan jaron, se mi

povos iri suden --

ELLIDA

Kaj tion vi povos, diras la knabinoj.

LYNGSTRAND

Jes, cxar en Bergen mi havas bonfaranton, kiu protektas min. Kaj li

promesis helpi min venontan jaron.

ELLIDA

Kiel vi kontaktigxis al li?

LYNGSTRAND

Ho, felicxa okazo. Cxar iun fojon mi estis maristo sur unu el liaj

sxipoj.

ELLIDA

Cxu vere? Vi do tiam sxatis la maron?

LYNGSTRAND

Ne, tute ne. Sed kiam mia patrino mortis, mia patro ne volis lasi min

nenifari hejme cxe si. Kaj li farigis min maristo. Ni pereis en la

Angla Kanalo survoje hejmen. Kaj estis ja bone por mi.

ARNHOLM

Kiel bone, vi diras?

LYNGSTRAND

Jes, cxar per tiu pereo mi ricevis la difekton. En la brusto. Mi

longe kusxis en la malvarma akvo, antaux ol ili savis min. Kaj tiam

mi ja devis forlasi la maron. -- Jes, vere estis granda felicxo.

ARNHOLM

Cxu, vi trovas?

LYNGSTRAND

Jes. Cxar la difekto ne estas vere dangxera. Kaj nun mi povos farigxi

skulptisto, kion mi ege deziras. Imagu -- povi modli la delikatan

argilon, kiu tiel cedeme formigxas inter la fingroj!

ELLIDA

Kaj kion volas vi do modli? Cxu marvirojn kaj marvirinojn? Aux cxu

antikvajn vikingojn?

LYNGSTRAND

Ne, tiajxojn ne. Kiam mi estos progresinta, mi provos fari grandan

verkon. Grupon, kiel oni tion nomas.

ELLIDA

Nu jes, -- sed kion tiu grupo reprezentu?

LYNGSTRAND

Ho, devus esti io kion mi mem travivis.

ARNHOLM

Jes, jes, -- tenu vin al tio.

ELLIDA

Sed kio tio do estus?

LYNGSTRAND

Jes, mi imagas, ke estu juna marista edzino, kiu kusxas maltrankvila

dormante. Kaj sxi ankaux songxas. Mi certas, ke mi povos realigi, ke

sxi songxas.

ARNHOLM

Cxu ne estu pli?

LYNGSTRAND

Jes, ankaux alia figuro. Iu estajxo por nomi gxin. Estu sxia edzo,

al kiu sxi ne estis fidela, dum li estis for. Kaj li dronis en la

maro.

ARNHOLM

Kiel, dronis --?

ELLIDA

Li dronis?

LYNGSTRAND

Jes. Li dronis dum vojagxo. Sed okazas la strangajxo, ke li tamen

revenas hejmen. Estas dumnokte. Kaj nun li staras tie apud sxia lito

rigardante sxin. Li staru malsekega, kvazaux homo jxus eltirita el la

maro.

ELLIDA

(klinas sin malantauxen en la segxo) Vere stranga imago. (fermas la

okulojn) Mi vive bildigas tion antaux mi.

ARNHOLM

Sed je sankta nomo, sinjoro -- sinjoro --! Vi ja diris, ke estu io,

kion vi mem travivis.

LYNGSTRAND

Jes, jes, -- Mi travivis tion cxi. Iamaniere do.

ARNHOLM

Travivis, ke morta viro --?

LYNGSTRAND

Nu ja, mi ne diras tiel korpe travivis. Ne reale, vi komprenu. Sed

tamen --

ELLIDA

(vigle, strecxe) Rakontu cxion kion vi scias kaj povas! Pri tio mi

devas cxion scii.

ARNHOLM

(ridetas) Jes, tio devas ja esti io por vi. Tiajxo kun mara etoso.

ELLIDA

Kiel do estis, sinjoro Lyngstrand?

LYNGSTRAND

Jes, tiel ke kiam ni velus hejmen kun la brigo el urbo nomita

Halifax, ni devis postlasi la laborestron en la malsanulejo tie. Ni

dungis usonanon anstatauxe. Tiu nova laborestro --

ELLIDA

La usonano?

LYNGSTRAND

-- jes; li ricevis de la estro amaseton da gazetoj, kiun li cxiame

legadis. Cxar li volis lerni la norvegan, li diris.

ELLIDA

Nu! Kaj sekve!

LYNGSTRAND

Iun vesperon en terura vetero. Cxiuj viroj sur la ferdeko. Escepte la

laborestro kaj mi. Cxar li estis tordinta la piedon, kaj ne povis

stari sur gxi. Kaj ankaux mi estis malsana kaj kusxis. Ja, li do

sidis tie en la kajuto denove legante unu el la malnovaj gazetoj --

ELLIDA

Jes! Jes!

LYNGSTRAND

Sed dum li tie sidas, mi auxdas kvazaux hurlon el li. Kaj kiam mi

rigardas lin, mi vidas ke li estas blanka kiel kreto en la vizagxo.

Li komencas tiri kaj sxiri la gazeton en mil pecojn. Sed tion li

faris tute silente, silente.

ELLIDA

Li nenion diris? Li ne parolis?

LYNGSTRAND

Ne tuj. Sed iom post iom li kvazaux parolis al si mem: Edzinigxis.

Kun alia viro. Dum mi estis for.

ELLIDA

(fermas la okulojn kaj diras mallauxte) Tion li diris?

LYNGSTRAND

Jes. Kaj imagu, -- li tion diris en bona norvega. Li certe facile

lernis fremdajn lingvojn, tiu viro.

ELLIDA

Kaj poste? Kio okazis poste?

LYNGSTRAND

Jes, jen sekvas tio stranga, kion mi neniam en la mondo forgesos.

Cxar li aldonis, -- ankaux tio silente: -- Sed mia sxi estas, kaj mia

sxi farigxu. Kaj min sxi sekvu, ecx se mi venu hejmen por sercxi sxin

kiel droninta viro el la nigra maro.

ELLIDA

(versxas al si akvon. Sxia mano tremas.) Puh, -- kiel preme varme

estas hodiaux --

LYNGSTRAND

Kaj tion li diris per tia vola forto, ke sxajnis al mi ke li estas

viro por tion plenumi.

ELLIDA

Cxu vi scias -- pri la sorto de tiu viro?

LYNGSTRAND

Ho, sinjorino, li certe ne plu vivas.

ELLIDA

(rapide) Kial vi tion opinias!

LYNGSTRAND

Jes, cxar ni ja poste pereis en la Angla Kanalo. Mi sukcesis trovi

lokon en la granda savboato kun la sxipestro kaj kvin aliaj. La

direktisto prenis la malantauxan boateton. Lin sekvis la usonano kaj

iu alia.

ELLIDA

Kaj de ili oni nenion plu auxdis?

LYNGSTRAND

Ne, nenion, sinjorino. Mia bonfaranto jxus skribis tion en letero.

Sed gxuste tial mi multe sxatus fari artajxon pri tio. La malfidelan

maristedzinon mi vive bildigas antaux mi. Kaj ankaux la vengxanto,

kiu dronis, sed tamen revenas hejmen el la maro. Mi vidas ambaux tute

klare.

ELLIDA

Ankaux mi. (ekstaras) Venu, -- ni eniru. Aux prefere malsupren al

Wangel! Estas ja preme varme. (Sxi iras el la lauxbo.)

LYNGSTRAND

(kiu ankaux ekstaris) Mi nun dankas pro la akcepto. Mi ja nur farus

viziteton pro la datreveno.

ELLIDA

Nu, kiel vi preferas. (etendas al li la manon) Adiaux,

kaj dankon pro la floroj.

(_Lyngstrand_ salutas kaj eliras maldekstren tra la barilpordo.)

ARNHOLM

(proksimigxas al _Ellida_) Mi ja vidas, ke tio cxi kore tusxis vin,

kara sinjorino Wangel.

ELLIDA

Ho jes, vi povas ja esprimi vin tiel, kvankam --

ARNHOLM

Sed funde ne estas io alia ol vi devus atendi.

ELLIDA

(rigardas lin surprize) Atendi!

ARNHOLM

Jes, sxajnas al mi.

ELLIDA

Atendi ke iu povus reveni --! Tiel reveni!

ARNHOLM

Sed pro Dio --! Cxu estas la marista fablo de tiu freneza skulptisto

--?

ELLIDA

Ho, kara Arnholm, eble li ne tamen estas tiel freneza.

ARNHOLM

Do estas tiu babilajxo pri tiu morta viro, kiu tiel skuis vin? Kaj

mi, kiu kredis, ke --

ELLIDA

Kion vi kredis?

ARNHOLM

Kompreneble mi kredis, ke estis nur sxajnigo de vi. Ke vi

cxagrenigxis, cxar vi malkovris, ke oni sekrete solenis familian

memoron. Ke via edzo kaj liaj infanoj vivas en vivo de memoroj, en

kiu vi ne partoprenas.

ELLIDA

Ho, ne, ne. Estu pri tio kiel estas. Mi ne rajtas postuli mian edzon

sole por mi mem.

ARNHOLM

Sxajnas al mi, ke vi tamen rajtas.

ELLIDA

Jes. Sed mi ne rajtas. Jen la afero. Ankaux mi vivas en io, -- al kio

la aliaj estas eksteraj.

ARNHOLM

Vi! (pli mallauxte) Cxu estas komprenende, ke --? Vi -- Vi do ne

amas vian edzon!

ELLIDA

Ho jes, jes, -- el mia tuta animo mi nun amas lin! Gxuste tial tio

cxi estas tiel terura, -- tiel nekomprenebla, -- tiel neimagebla, --!

ARNHOLM

Vi nun konfidu viajn cxagrenojn tute kaj senrezerve al mi! Vi volas,

cxu, sinjorino Wangel?

ELLIDA

Mi ne povas, kara amiko. Almenaux ne nun. Eble poste.

(_Bolette_ venas sur la verandon kaj iras malsupren en la gxardenon.)

BOLETTE

Nun patro venas el la oficejo. Cxu ni do ne devus sidigxi en la

gxardena cxambro?

ELLIDA

Jes, ni faru.

(_Wangel_, en sxangxita vestajxo, venas kune kun _Hilde_ de

maldekstre de malantaux la domo.)

WANGEL

Jen, jen! Mi estas libera kaj preta! Nun gustos bone glaso da io

malvarmeta.

ELLIDA

Atendu iomete. (Sxi iras en la lauxbon kaj sercxas la bukedon.)

HILDE

Ho, vidu, vidu! La belajn florojn! De kie vi ricevis ilin?

ELLIDA

Mi ricevis ilin de skulptisto Lyngstrand, mia kara Hilde.

HILDE

(ekmiras) De Lyngstrand?

BOLETTE

(maltrankvila) Cxu Lyngstrand venis -- denove?

ELLIDA

(kun rideto) Jes. Li venis kun tiu cxi. Okaze de la datreveno, vi

komprenas.

BOLETTE

(ekrigardas al _Hilde_) Ah --!

HILDE

(murmuras) La besto!

WANGEL

(embarasita, al _Ellida_) Hm. Jes, vi ja vidas --. Mi diru al vi,

mia kara, bona, benita Ellida --

ELLIDA

(interrompas) Venu nun, knabinetoj! Kaj ni metu miajn florojn en

akvon kune kun la aliaj. (Sxi supreniras sur la verandon.)

BOLETTE

(mallauxte al _Hilde_) Ho, sxi do tamen estas gxentila.

HILDE

Simiajxoj! Sxi nur volas intimigxi kun patro.

WANGEL

(supre sur la verando, premas la manon de _Ellida_) Dankon --

dankon! Koran dankon pro tio cxi, Ellida!

ELLIDA

(ordigas la florojn) Nu do, -- cxu ne ankaux mi estu kune kun vi por

-- por honori la datrevenon de patrino?

ARNHOLM

Hm --.

(Li supreniras al _Wangel_ kaj _Ellida_. _Bolette_ kaj _Hilde_ restas

en la gxardeno.)

La Sinjorino el la Maro · 第 7 / 11 题