Mi volis ion diri pri tiuj malfeliĉuloj en mia vojaĝo, ĉar la penso pri
ilia mizero ofte distris min dum la vojiro. Kelkfoje, tuŝite de la
diferenco inter ilia situacio kaj la mia, mi subite haltigis mian kaleŝon,
kaj mia ĉambro ŝajnis al mi mirinde plibeligita. Kia senutila lukso! Ses
seĝoj, du tabloj, skribtablo, spegulo; kia vanta parado! Precipe mia lito,
mia lito blanka kaj rozkolora, kaj miaj du matracoj, ŝajnis vetbatali
kontraŭ la belegeco kaj la konfortemo de la Aziaj monarkoj.--Tiuj ĉi
pripensoj igis sensignifaj por mi la plezurojn al mi nepermesitajn. De
pripenso al pripenso, mia atako de filozofio fariĝis tia, ke mi povus vidi
balon en najbara ĉambro, mi povus aŭdi muzikon de violonoj kaj klarnetoj,
ne ekmoviĝante de mia loko;--mi povus aŭdi per ambaŭ oreloj la belsonan
voĉon de Markesini, tiun voĉon, kiu tiel ofte ekscitegis min--jes, ĝin mi
povus aŭdi ne ŝanceliĝante; pli ol tio, mi povus rigardi sen ia ekscito la
plej belan virinon de Torino, Eŭgenion mem, ornamitan de la kapo ĝis la
piedoj per la manoj de fraŭlino Rapous(1).--Tio ĉi tamen estas ne tiel
certa.