ĈAPITRO XXIII

Nur unu vorton mi diros pri la sekvanta gravuraĵo: ĝi estas la familio de

la malfeliĉa Ugoleno mortanta pro malsato. Ĉirkaŭ li, unu el liaj filoj

kuŝas senmove apud liaj piedoj; la aliaj prezentas al li siajn

senfortigitajn brakojn kaj petas pri pano, dum la malfeliĉa patro, apogata

al kolono de la malliberejo, kun senmova vizaĝo, kun okuloj fiksaj kaj

sovaĝaj, en la terura kvieteco kaŭzita de la plej alta grado de la

malespero--mortas samtempe sian propran morton kaj tiun de ĉiuj siaj

infanoj, kaj suferas ĉion, kion la homo povas suferi.

Brava kavaliro d’Assas, jen vi mortas sub cent bajonetoj, per ekpeno

kuraĝa, kun heroeco, kiun oni jam ne konas nuntempe!

Kaj vi, malfeliĉa nigrulino ploranta sub la palmoj! vi, kiun barbaro,

kredeble ne Angla, perfidis kaj forlasis;--kion mi diras? vi, kiun li

kruele vendis kiel malnoblan sklavinon, malgraŭ via amo kaj via servado,

malgraŭ la frukto de sia amo, kiun vi portas en via ventro,--mi ne pasos

preter via portreto, ne donante al vi la saluton merititan de via sentemo

kaj de viaj malfeliĉoj!

Ni haltu momenton antaŭ tiu alia pentraĵo: tio estas juna ŝafistino, kiu

tute sola paŝtas sian brutaron sur supro Alpa; ŝi sidas sur maljuna trunko

de abio renversita kaj blankigita de la vintroj; ŝiaj piedoj estas

kovritaj de larĝaj folioj de tufo de kakalio, kies floro siringviola sin

etendas super ŝia kapo. Lavendo, timiano, anemono, centaŭreo, ĉiuspecaj

floroj, kiujn oni malfacile kulturas en niaj ĝardenoj kaj varmejoj kaj

kiuj naskiĝas sur la Alpoj en la plena beleco primitiva, faras brilan

tapiŝon, sur kiu vagas ŝiaj ŝafoj.--Aminda ŝafistino! diru al mi, kie

troviĝas la feliĉa terpeco, sur kiu vi loĝas? El kia malproksima ŝafejo vi

eliris hodiaŭ matene je la apero de la matenruĝo?--Ĉu mi ne povus iri tien

kaj vivi kun vi? Sed, ho ve! la dolĉa kvieteco, kiun vi ĝuas, baldaŭ

malaperos. La demono de la milito, ne kontenta kun la detruo de urboj, tuj

portos malkvietecon kaj teruron ĝis via dezerta rifuĝejo. Jam venas la

soldatoj; mi vidas ilin rampantaj de monto al monto, kaj proksimiĝantaj al

la nuboj.--La bruo de la pafilego aŭdiĝas en la alta loĝejo de la

tondro.--Forkuru, ŝafistino, rapidigu vian brutaron, kaŝu vin en la plej

malproksimaj kaj dezertaj kavernoj; jam ne estas ia ripozo sur tiu malĝoja

tero!

Vojaĝo interne de mia ĉambro · 第 28 / 54 题