Oni ne riproĉu al mi, ke mi skribas tro detale; tio estas la maniero de la
vojaĝantoj. Kiam oni ekrajdas por supreniri sur la Blankan Monton, kiam
oni iras por viziti la truegon, en kiu pereis Empedoklo, oni neniam
forgesas priskribi precize la malplej gravajn detalojn: la nombro de la
personoj, la nombro de la muloj, la boneco de la provizoj, la bonega
apetito de la vojaĝantoj, fine ĉio, eĉ la faletoj de la rajdbestoj, zorge
enskribiĝas en la raporto por la instruo de la nevojaĝanta homaro. Laŭ tiu
principo mi decidis paroli pri mia kara Rozino, aminda besto, kiun mi amas
per vera amo, kaj dediĉi al ŝi tutan ĉapitron. Dum la ses monatoj, kiujn
ni vivis kune, ne estis en niaj interrilatoj la plej malgranda malvarmiĝo;
aŭ, se ekestis kelkaj disputetoj inter ŝi kaj mi, mi vereme konfesas, ke
la pli granda malpraveco estis miaflanke, kaj ke Rozino ĉiam faris la
unuajn paŝojn al la repaciĝo.
En la vespero, kiam ŝi estas riproĉita, ŝi foriras malgaje kaj ne
murmurante; je la morgaŭa tago, frumatene, ŝi estas apud mia lito kun
respekta sintenado; kaj je la plej malgranda moveto de sia mastro, je lia
unua signo de vekiĝo, jen ŝi sciigas pri sia ĉeestado per la rapidegaj
batoj de sia vosto sur mian noktotablon.
Kaj kiel mi rifuzus mian amon al tiu karesema estaĵo, kiu neniam ĉesis min
ami, de la tempo, kiam ni komencis vivi kune? Mia memoro ne sufiĉus por
skribi la nomaron de la personoj, kiuj sin interesis por mi kaj poste
forgesis min. Mi havis kelkajn amikojn, kelkajn amatinojn, aron da
kunuloj, ankoraŭ pli multajn konatojn;--kaj nun, mi jam estas nenio por
ĉiuj tiuj; ili forgesis eĉ mian nomon.
Kiom da certigoj, kiom da proponoj de servo! Ilia riĉeco estis mia. Mi
povis fidi al ilia eterna kaj senkondiĉa amikeco!
Mia kara Rozino, kiu ne proponis al mi siajn servojn, faras al mi la plej
grandan servon fareblan al homo: ŝi min amis iam, kaj amas min ankoraŭ
nun. Tial mi ne timas diri tion: mi amas ŝin per parto de la sama sento,
kiun mi havas al miaj amikoj.
Oni pri tio diru, kion oni volos.