Sceno 2 (_dauxrigo_).
Prospero.-- Ne, knabino;
Gxi mangxas, dormas, sentojn ankaux havas
Simile je ni. Tiu cxi junulo
En sxippereo estis: pro cxagreno
Li markojn portas kiuj malbeligas
Vizagxon lian--vi, alie, povus
Nobelon en li vidi. Li, perdinte
Parencojn siajn, vage ilin sercxas.
Mirando.-- Estajxo dia povus mi lin nomi,
Cxar mi neniam vidis tiel nobla!
Prospero (_flanken_).--L'afero venas laux deziro mia:
Cxi tio Arielon liberigos
Nur post du tagoj--
Ferdinando (_ekvidante Mirandon_).--La diino
Muzike jxus lauxdita!... Mi petegas,
Bonvolu diri al mi cxu vi logxas
En tiu cxi insulo; cxu vi povus
Konsilojn bonajn al mi doni;
Sed, miri ndajxo! scii mi deziras
Cxu estas vi frauxlino.
Mirando.-- Mi, sinjoro,
Ne mirindajxo estas, sed frauxlino.
Ferdinando.--Cxielo! mian lingvon! Mi ja estus
El gxiaj parolantoj la plej alta
Se hejme nun mi starus.
Prospero.-- La plej alta?
Se l'Neapola regxo tion auxdus,
Vi kiu estus?
Ferdinando.-- Simple la auxdanto
De homo parolanta pri la regxo.
Ke li min auxdas tion mi bedauxras,
Cxar estas mi la regxo: mian patron
Perei mi jxus vidis.
Mirando.-- Ho, teruro!
Ferdinando.--Li dronis, kun sinjoroj, kun Milanaj
La duko, ankaux lia brava filo!
Prospero.--La duko de Milano kaj bravega
Filino lia povus vin komandi
Se dece estus. (_Flanken_) La du gejunuloj
Intervidante tremis kaj rugxigxis ...
Nun Arielo baldaux liberigxos.
(_Al Ferdinando_) Al vi, sinjor', mi vorton volus diri:
Mi timas ke vi multe jxus eraris.
Mirando.-- Gxentile kial patro ne parolis?
De mi vidita estas homo tria
Cxi tiu, sed kortusxa la unua.
Kompato same movu mian patron!
Ferdinando.--Frauxlino, se vi estas korlibera,
Regxino Neapola vin mi faros.
Prospero.-- Sinjoro, al vi tuj mi diros haltu!
(_Flanken_) Nu! ili estas intersimpatiaj:
L'aferon mi ne volas rapidigi;
Nenion tro facilan oni sxatas.
(_Al Ferdinando_) Atentu, auxdu, cxar mi vin kulpigas
Uzurpi ies nomon ne la vian:
Spiono eble vi cxi tie staras
Por poste sxteli de mi la insulon.
Ferdinando.--Ne! per honoro mia!
Mirando.-- Malhonoro
Neniam logxis en sanktejo tia;
Cxar se malbonon tia dom' entenus,
Ecx bono volus logxi kun gxi.
Prospero (_al Ferdinando_).-- Venu!
(_Al Mirando_) Por la spiono ne parolu. (_Al Ferdinando_) Venu!
Piede, kole, mi vin kunkatenos,
Marakvon trinkos vi, via nutrajxo
Konsistos el mituloj riveretaj,
Radikoj sekigxitaj, kaj glansxeloj--
Nu, venu!
Ferdinando.-- Ne! mi tuj kontrauxbatalos
Tielan agon, gxis la malamiko
Pli pova montros sin.
[_Eltiras sian glavon, sed tuj magie, ne povas movi._]
Mirando.-- Ho, kara patro!
Tro ne ofendu lin, cxar, dolcxanima,
Li maltimulo estas.
Prospero (_al Mirando_).-- Knabineto,
Cxu vi al mi konsilus? (_Al Ferdinando_) Glavingigu,
Ho, perfidulo, kiu sxajni volus
Sed ne maltimas frapi, tiel kulpo
Tremigas vin! Plu ne kontrauxbatalu:
Bastono mia tuj vin senarmigos.