"Mi rekonis vin, karulineto, tio estas longa rakonto. Diru al mi,
kie logxas la patrino, mi deziras viziti sxin."
"Tie," sxi respondis, per la fingro montrante beletan dometon meze en
malgranda gxardeno.
Ni tien kune iris. Alproksimigxinte al la pordo la infano ekkriis
"Patrineto, Patrineto, venu: Sinjorego por viziti vin!" La pordo
malfermigxis: Jes, mi estas certa, la patrino estas la vera Suzio! Mi
etendas la manon. "Sunjo!"----Sxi min longdauxre rigardis----"Tomacxjo!"
kaj ni kisis unu la alian.
"Eniru, eniru, vi estas bonvena! Edzo! jen estas Sinjoro Tomaso, kiun
ci bone memoras."
La edzo estas alia bone memorata kunludinto. Ho! cxarmegaj horoj,
kiujn mi pasigis kune kun tiuj cxi simpluloj, kiuj ja trovis veran
plezuron min revidante. "Eble," ili diris al mi, "oni ne vin sciigis,
ke via antauxa logxejo estas acxetebla?"
Tion cxi mi ne estis auxdinta. Post kelke da tagoj mi gxin acxetis.
Baldaux mi alkondukos mian familieton por vivadi en mia amegata
naskigxejo.
Tie mi esperas ke mi finos mian teran migradon.
[_Copyright reserved._]
[_Tradukis Esp. 6266._]
LA VENTEGO (Dauxrigo).
(_Vidu la sep antauxajn Nrojn._)