8. Kiu intencas fari malbonon, tiun oni nomas maliculo.

9. Malico de malsageco estas peko, kaj blasfemanto estas

abomenaĵo por homo.

10. Se vi montriĝis malforta en tago de mizero, via

forto estas malgranda.

11. Savu tiujn, kiujn oni prenis por mortigi, kaj ne

fortiriĝu de tiuj, kiuj estas kondamnitaj al morto.

12. Se vi diras, "ni tion ne sciis",--la

esploranto de koroj ja komprenas kaj la gardanto de via

animo ja scias, kaj Li redonas al homo laŭ liaj

faroj.

13. Manĝu, mia filo, mielon, ĉar ĝi

estas bona, kaj freŝa mielo eŝtas dolĉa

por via gorĝo;

14. tia estas por via animo la sciado de saĝo, se vi

ĝin trovis, kaj ekzistas eŝtonteco, kaj via

espero ne pereos.

15. Ne insidu, malvirtulo, kontraŭ la domo de

virtulo, ne ataku lian ripozejon;

16. ĉar sep fojojn virtulo falos kaj tamen

leviĝos, sed malvirtuloj implikiĝas en la

malfeliĉo.

17. Kiam falas via malamiko, ne ĝoju, kaj ĉe

lia malfeliĉo via koro ne plezuriĝu;

18. ĉar eble Dio vidos, kaj tio ne plaĉos al

Li, kaj Li returnos de li Sian koleron.

19. Ne koleru kontraŭ malbonfarantoj kaj ne enviu la

malvirtulojn.

20. Ĉar la malbonulo ne havos estontecon, la lumilo

de malvirtuloj estingiĝos.

21. Timu, mia filo, Dion kaj la reĝon, kun ribeluloj

ne komunikiĝu.

22. Ĉar subite venos ilia pereo, kaj kiu scias, kiam

venos la puno de ambaŭ?

23. Ankaŭ ĉi tio estas vortoj de

saĝuloj: konsideri personojn ĉe juĝado

estas ne bone.

24. Kiu diras al malvirtulo "vi estas virtulo", tiun

malbenos popoloj, tiun malamos gentoj.

25. Sed kiuj faras riproĉojn, tiuj plaĉas, kaj

sur ilin venos bona beno.

26. Kiu respondas ĝustajn vortojn, tiu kisas per la

lipoj.

27. Plenumu vian laboron ekstere, pretigu ĉion sur

via kampo, kaj poste aranĝu vian domon.

28. Ne atestu sen kaŭzo kontraŭ via

proksimulo, ĉar vi trompus per vla buŝo.

29. Ne diru: "Kiel li agis kontraŭ mi, tiel mi agos

kontraŭ li: mi redonos al la homo laŭ lia

faro."

30. Mi pasis tra kampo de homo maldiligenta kaj tra

vinberĝardeno de sensaĝulo;

31. kaj jen ĉie elkreskis urtiko, ĉio estas

kovrita de dornoj, kaj la ŝtona muro estas detruita.

32. Kaj kiam mi vidis, mi prenis ĝin en mian koron,

mi rigardis kaj ricevis instruon;

33. Ne longe vi dormos, ne longe vi dormetos, ne longe viaj

manoj restos kunmetitaj por kuŝado;

34. kaj venos via malriĉeco kiel migranto, kaj via

senhaveco kiel viro armita.

El la Biblio Elektitaj ĉapitroj de la Psalmaro, Sentencoj de Salomono kaj Predikanto · 第 62 / 67 题