1. Ne sekvu malbonajn homojn kaj ne deziru esti kun ili.

2. Ĉar ilia koro pensas pri perfortaĵo kaj

ilia buŝo parolas malbonaĵon.

3. Per saĝo koristruiĝas domo, kaj per

prudento ĝi fortikiĝas.

4. Kaj per sciado la ĉambroj pleniĝas per

ĉia hava grandvalora kaj agrabla.

5. Homo saĝa havas forton, kaj homo prudenta estas

potenca.

6. Kun pripenso faru militon, kaj venko venas per multe da

konsiliĝo.

7. Tro alta estas la saĝo por malsaĝulo;

ĉe la pordego li ne malfermos sian buŝon.

El la Biblio Elektitaj ĉapitroj de la Psalmaro, Sentencoj de Salomono kaj Predikanto · 第 61 / 67 题