PSALMO CXXXIX.

1. Al la ĥorestro. Psalmo de Davido. Dio, Vi min

esploras kaj min konas.

2. Vi scias, kiam mi sidas kaj kiam mi leviĝas; Vi

komprenas mian penson de malproksime.

3. Kiam mi iras kaj kiam mi ripozas, Vi estas

ĉirkaŭ mi, kaj ĉiujn miajn vojojn Vi

konas.

4. Ĉar ne troviĝas ankoraŭ vorto sur

mia lango, kaj Vi, ho Dio, ĉion jam scias.

5. De malantaŭe kaj de antaŭe Vi

ĉirkaubaris min kaj metis sur min Vian manon.

6. Mirinda estas por mi tia sciado, tro alta, mi ĝin

ne povas kompreni.

7. Kien mi iros for de Via spirito, kaj kien mi kuros for de

Via vizaĝo?

8. Se mi leviĝos al la ĉielo, Vi estas tie; se

mi kuŝiĝos en abismo, jen Vi tie estas.

9. Ĉu mi okupos la flugilojn de la matenruĝo,

ĉu mi loĝiĝos sur la rando de la maro,

10. ankaŭ tie Via mano min kondukos kaj Via dekstra

mano min tenos.

11. Se mi diros: mallumo min kaŝos,--la

nokto fariĝos lumo ĉirkaŭ mi.

12. Eĉ mallumo ne mallumas antaŭ Vi, kaj la

nokto lumas kiel tago; mallumo fariĝas kiel lumo.

13. Ĉar Vi kreis mian internaĵon, formis min

en la ventro de mia patrino.

14. Mi gloras Vin, ĉar mi estas mirinde kreita;

mirinda estas Viaj kreitaĵoj, kaj mia animo tion bone

konscias.

15. Ne estis kaŝitaj antaŭ Vi miaĵ

ostoj, kiam mi estis kreata en kaŝiteco, kiam mi

estis formata en la profundo de la tero.

16. Mian embrion vidis Viaj okuloj, kaj en Via libro estis

enskribitaj ĉiuj tagoj kreotaj, kiam ankoraŭ

eĉ unu ne ekzistis.

17. Kiel grandvaloraj estas por mi Viaj pensoj, ho Dio, kiel

granda estas ilia nombro!

18. Se mi ilin kalkulus, ili estus pli multaj ol la sablo;

kiam mi vekiĝas, mi estas ankoraŭ kun Vi.

19. Mortigu, ho Dio, la malvirtulon, kaj sangaviduloj

foriĝu de mi!

20. Ili parolas pri Vi malice kaj Viaj malamikoj

leviĝas por trompo.

21. Viajn malamantojn, ho Dio, mi ja malamas, kaj Viajn

kontraŭulojn mi abomenas.

22. Por ekstrema malamo mi ilin malamas; ili fariĝis

por mi malamikoj.

23. Esploru min, Dio, kaj konu mian koron; provu min kaj

sciu miajn pensojn.

24. Kaj rigardu, ĉu mi estas sur malbona vojo, kaj

gvidu min sur la vojo de eterneco.

El la Biblio Elektitaj ĉapitroj de la Psalmaro, Sentencoj de Salomono kaj Predikanto · 第 47 / 67 题