5. Se mi forgesos vin, Jeruzalemo, tiam forgesiĝu mia
dekstra mano;
6. algluiĝu mia lango al mia palato, se mi vin ne
memoros, se mi ne levos Jeruzalemon en la supron de miaj
ĝojoj.
7. Rememorigu, ho Dio, al la filoj de Edomo la tagon de
Jeruzalemo, kiam ili diris: "detruu, detruu ĝis
ĝia fundamento."
8. Ho raboplena filino de Babilono! bone estos al tiu, kiu
repagos al vi por la faro, kiun vi faris al ni.
9. Bone estos al tiu, kiu prenos kaj frakasos viajn
infanetojn sur ŝtono.