PSALMO XC.

1. Preĝo de Moseo, homo de Dio. Mia Sinjoro, Vi estis

por ni rifuĝejo de generacio al generacio.

2. Antaŭ ol la montoj naskiĝis kaj Vi kreis la

teron kaj la mondon, kaj de eterne ĝis eterne, Vi

estas Dio.

3. Vi venigis homon al morto, kaj Vi diras: "revenu,

homidoj."

4. Ĉar mil jaroj estas en Viaj okuloj kiel la

hieraŭa tago, kiu pasis, kaj kiel nokta gardoparto.

5. Vi forfluigas ilin torente, ili estas kiel sonĝo;

matene ili renoviĝas kiel herbo:

6. matene ĝi floras kaj estas freŝa, vespere

ĝi dehakiĝas kaj sekiĝas.

7. Jes, ni pereas de Via kolero, kaj de Via kolerego ni

neniiĝas.

8. Vi metis niajn malbonagojn antaŭ Vin, nian

kaŝitaĵon antaŭ la lumon de Via

vizaĝo.

9. Ĉar ĉiuj niaj tagoj pasis sub Via kolero,

malaperis niaj jaroj, kiel sono.

10. La daŭro de nia vivo estas sepdek jaroj kaj

ĉe forteco okdek jaroj; kaj ilia tuta majesto estas

penado kaj suferado, ĉar ĝi forkuras rapide

kaj ni forflugas.

11. Kiu scias la forton de Via kolero, Vian terurecon kaj

Vian indignon?

12. Instruu nin kalkuli niajn tagojn, por ke ni akiru

saĝan koron.

13. Returnu Vin, ho Dio! Kiel longe? kaj kompatu Viajn

Sklavojn.

14. Satigu nin matene per Via boneco, kaj ni kantos kaj

ĝojos en la daŭro de nia tuta vivo.

15. Ĝojigu nin tiel longe, kiel Vi nin premis, tiom

da jaroj, kiom ni vidis mizeron.

16. Al Viaj sklavoj aperu Viaj faroj, kaj Via

beleco--al iliaj infanoj.

17. Kaj la favoro de la Sinjoro, nia Dio, estu super ni, kaj

la faron de niaj manoj fortikigu al ni kaj fortikigu la

faron de niaj manoj.

El la Biblio Elektitaj ĉapitroj de la Psalmaro, Sentencoj de Salomono kaj Predikanto · 第 27 / 67 题