1. Al la ĥorestro. Por korda instrumento. De Davido.

2. Aŭskultu, ho Dio, mian krion, atentu mian

preĝon.

3. De la fino de la tero mi vokas al Vi en la malĝojo

de mia koro: sur rokon tro altan por mi suprenkonduku min.

4. Ĉar Vi estis mia rifuĝejo, fortika turo

kontraŭ malamiko.

5. Lasu min loĝi eterne en Via tendo, havi

rifuĝon sub la kovro de Viai

flugiloj.--Sela.

6. Ĉar Vi, ho Dio, aŭdis miajn promesojn. Vi

donis al mi la heredon de tiuj, kiuj timas Vian nomon.

7. Aldonu tagojn al la tagoj de la reĝo, ke liaj

jaroj daŭru multajn generaciojn.

8. Li restu eterne antaŭ Dio, boneco kaj vero

laŭ Via volo lin gardu.

9. Tiel mi prikantos Vian nomon eterne, plenumante miajn

promesojn ĉiutage.

El la Biblio Elektitaj ĉapitroj de la Psalmaro, Sentencoj de Salomono kaj Predikanto · 第 26 / 67 题